Vaporaŭto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaporaŭto Stanley (1912).
Veturaŭto White (1909.)

Vaporaŭto estas aŭto (aŭtomobilo) kiu uzas energion el vaporaparato.[1] Tiu vapormaŝino estas ekstera brul-motoro en kiu la brulaĵo estas bruligita ekster la motoro, male al interna eksplodmotoro, en kiu la brulaĵo estas bruligita ene de la motoro. La eksterbrulaj motoroj havas pli malaltan varmigan efikon, sed ili pli facile regulas la elsendon de karbona monooksido.

La unua vaporaŭto estis supozite konstruita en 1672 fare de Ferdinand Verbiest, nome flandra jezuito en Ĉinio. Tiu vehiklo estis fakte ludilo por ĉina imperiestro. Ĉar ĝi ne intencis porti pasaĝerojn, kaj tiel ĝi ne estis prezice "aŭto", la aparto de Verbiest ŝajne estis la unua motora vehiklo.[2] La unuaj realaj eksperimentaj vaporaŭtoj estis konstruitaj fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcentoj, sed nur post Richard Trevithick disvolvis la uzadon de alt-prema vaporo, ĉirkaŭ 1800, kaj antaŭ Oliver Evans; vapormotoraj aŭtoj iĝis praktika propono. Ĉirkaŭ la 1850-aj jaroj eblis produkti ilin komerce: survojaj vaporvehikloj estis uzataj por multaj aplikoj.

La disvolvigo de vaporaŭtoj estis bremsita pere de kontraŭa leĝaro el la 1830-aj jaroj kaj poste la rapida disvolvigo de la teknologio de internaj eksplodmotoroj en la 1900-aj jaroj, kondukis al ties komerca rezigno. Relative malmultaj vaporaŭtaj vehikloj restis uzataj post la Dua Mondmilito. Multaj el tiuj vehikloj estis akiritaj de entuziasmuloj por konservadaj celoj.

La esplorado por plinovigeblaj energifontoj kondukis al porokaza reapero de la intereso por la uzado de vaporenergio por survojaj vehikloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭto estis difinita kiel radohava, mempelita motorvehiklo uzata por transportado kaj produkto de aŭtindustrio. Plej difinoj de la termino specifigas, ke aŭtoj estas dezajnitaj por moviĝi ĉefe laŭ ŝoseoj, havas sidlokojn por unu al ok personoj, tipe havas kvar radojn kun pneŭoj, kaj estis konstruitaj ĉefe por transporto de personoj pli ol de varoj. Fowler, H.W.; Fowler, F.G., eds. (1976). Pocket Oxford Dictionary. Oxford University Press. ISBN 978-0198611134.
  2. A brief note on Ferdinand Verbiest. Arkivita el la originalo en 2008-04-03. Alirita la 13an de marto 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]