Vaporbanejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
geoterma vaporbanejo (gufubaðið) en Islando
moderna okcidenteŭropa vaporbanejo

Vaporbanejo estas ĉambro plenigita per varma vaporo cele al malstreĉiĝo kaj purigado. Vaporbanejoj havas longan historion, kaj popularis inter alie en grekaj kaj romiaj tempoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de vaporbanejoj venas de la kulturo de romiaj termobanejoj, kiu komenciĝis kulmine de la Romia Imperio. La antikvaj romaj banejoj servis multajn komunumajn kaj sociajn funkciojn en la romia socio. Ĉiu en la Romia imperio uzis publikajn banejojn, sen graveco de la sociekonomia statuso. Multaj romiaj banejoj estis provizitaj per naturaj termofontoj el la tero, nur en kelkaj kazoj la varma vaporo estis produktita per hejtado de akvokaldronoj per sklavo - la vaporo kondukiĝis al la ŝvitejo per hipokaŭsta instalaĵo. Atentindas ke simile al modernaj varmbanejoj, jam en la romiaj banejoj uzatis diversaj specoj de banĉambroj, el kiuj iuj havis sekan varman aeron kompareble al moderna saŭno, nur parto estis vaporbanejoj, do havis pli humidan varman aeron, kaj la kromaj diferencoj estis ĉefe la aera temperaturo. La plej kutimaj romiaj vaporbanejoj havis la nomon sudatorium ("ŝvitejo", de la latina vorto sudare, ŝviti) kaj la pli varma caldarium ("varmejo", de la latina vorto caldus, calidus, varma respektive varmega), kiu atingis aeran temperaturon de maksimume 50 celsiusaj gradoj kaj aeran humidecon de preskaŭ 100 procentaĵoj.

Variaĵoj en diversaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

  • hamamo (turke Hamam, arabe حمّام, latinigo laŭ DMG ḥammām), turka respektive otomana, araba kaj persa vaporbanejo
  • banja (cirile баня), rusa vaporbanejo en ofte simpla ligna kabano
  • sentō (japane 銭湯), tradicia japana vaporbanejo
  • temazcal, mezamerika respektive meksika vaporbanejo
  • inipi, nordamerika indiana ŝvita kabano