Vaporpremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ilustraĵo montras la ekvilibron inter la gasaj kaj likvaj molekuloj de iu substanco: pligrandigante la kvanton da molekuloj en la gasa fazo, oni pligrandigas la vaporpremon faritan.

Vaporpremovaportensio[1] de substanco aŭ likva miksaĵo estas la parta premo de ties vaporo kiam ĉi tiu atingas la ekvilibron inter la likva kaj la gasa fazoj. La vaporpremo estas mezurunuo pri la tendenco al vaporado de likvaĵo. Ju pli granda estas la vaporpremo, des pli volatila estos la likvaĵo, kaj malpli granda estos ties bolpunkto[2] rilate al aliaj likvaĵoj kun malpli granda vaporpremo laŭ la sama referencotemperaturo. Laŭ la Internacia Sistemo, la premo estas kutime mezurata en paskaloj. Ĉi fenomeno ankaŭ okazas en la solida stato, kiam iu solida substanco iras al la gasa stato, sen transiri al la likva stato, al kies procezo oni nomas sublimado[3]. Ĉi-propreco posedas interrilaton inverse proporcia rilate al la intermokelukaj altirfortoj, ĉar ju pli granda estas la sistemo, des pli granda estas kvanto da energio necesa por venki kaj produkti la statointerŝangoj.

La vaporpremo estas fizika propreco kiu intime dependas de la temperaturograndeco. Kiom ajn estu la temperaturo, la tendenco estas la vaporado de la likvaĵo ĝis la atingo de ties termodinamika ekvilibro kun la vaporo. Kinetike, ĉi-ekvilibro elmontriĝas kiam la grando de la vaporigita likvaĵo egalvaloras al la grando de la kondensita vaporo. Ia likva substanco ekbolas kiam la sistemopremo atingas la vaporpremon de tiu substanco. Tiu punkto ricevas la nomon bolpunkto aŭ boltemperaturo. La normala bolpunkto estas la normala boltemperaturo de la substanco laŭ difinita premo de atmosfero.

En lokoj kun pli altaj altitudoj, kie la atmosfera premo estas malpli granda, la bolbunkto de la substancoj estas pli malaltaj, ĉar ties vaporpremo devas egalvalori al malpli granda valoro, konsiderante la malfermitecon de la sistemo.

Skizo de vaporlikva sistemo laŭ la marnivelo: Ju pli alta estas la temperaturo, des pli alta estos la bolgrandeco de la akvo, tamen, dum la premo farita de la vaporo estos pli malgranda ol la premo farita de la atmosfero, la amaso da kondensiĝantaj molekuloj pligrandiĝas laŭmezure kiel ĝi egalvaloras al la kvanto da vaporiĝantaj molekuloj, tiele restarigante la dinamikan ekvilibron. Kiam la temperaturo atingas 100 gradojn Celsajn (temperaturo de la akvo en la marnivelo), la vaporgrandeco kompensas la kondensiĝan grandon, tiele okazigante la ŝanĝon en la akvofazo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La sekvanta tabelo estas listo da pluraj substancoj ordigitaj laŭ ties kreskanta vaporpremo (en absolutaj unuoj).

Substanco Vaporpremo
(SI units)
Vaporpremo
(Bar);
Vaporpremo
(mmHg);
Temperaturo
Tungsteno 100 Pa 0.001 0.75 3203 °C
Etilena glikolo 500 Pa 0.005 3.75 20 °C
Ksenona difluorido 600 Pa 0.006 4.50 25 °C
Akvo (H2O) 2.3 kPa 0.023 17.5 20 °C
Propanolo 2.4 kPa 0.024 18.0 20 °C
Etanolo 5.83 kPa 0.0583 43.7 20 °C
Metil-isobutil ketono 2.66 kPa 0.0266 19.95 25 °C
Freon 113 37.9 kPa 0.379 284 20 °C
Acetaldehido 98.7 kPa 0.987 740 20 °C
Butano 220 kPa 2.2 1650 20 °C
Formaldehido 435.7 kPa 4.357 3268 20 °C
Propano[4] 997.8 kPa 9.978 7584 26.85 °C
Karbonila sulfido 1.255 MPa 12.55 9412 25 °C
Nitrita oksido[5] 5.660 MPa 56.60 42453 25 °C
Karbona duoksido 5.7 MPa 57 42753 20 °C

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Handbook of Vapor Pressure: Volume 4:: Inorganic Compounds and ..., Volume 4, Carl L. Yaws
  2. Chemistry & Chemical Reactivity, John Kotz, Paul Treichel, John Townsend, David Treichel
  3. Introduction to Organic Laboratory Techniques: A Small Scale Approach, Donald L. Pavia
  4. "Thermophysical Properties Of Fluids II – Methane, Ethane, Propane, Isobutane, And Normal Butane" (paĝo 110 de la PDF, paĝo 686 de la originala dokumento), BA Younglove and JF Ely.
  5. "Thermophysical Properties Of Nitrous Oxide" (paĝo 14 de PDF, paĝo 10 de la originala dokumento), ESDU.