Var (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ŝajna povumo S estas la vektora sumo de la blinda povumo Q kaj la aktiva povumo P.

Var (simbolo: var) aŭ varo[1] estas en elektrotekniko la laŭleĝa mezurunuo por la blinda povumo

Origino[redakti | redakti fonton]

La  nomo "var" venas de la termino "Voltampere réactif" (el la franca) kaj estis proponata en 1932 fare de la rumana Constantin Budeanu kaj adaptata de la Internacia Elektroteknika Komisiono (IEC).[2] [3] Antaŭ tio, estis proponita por la unuo de la blinda povumo la nomo de Dol honore al Miĥail Osipovich Dolivo-Dobrovolsky. Sed tiu nomo ne kongruas al la SI-sistemo[4]

Aliaj unuoj de elektra povumo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Internacia sistemo de unuoj la vato estas difinita kiel la unuo de elektra povumo. En elektrotekniko kiel aparta unuo por la blinda povumo estas uzata la var kaj por la ŝajna povumo la VA; la vato estas uzata nur por la aktiva povumo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd la terminon "varo" en vortaro.net [1]
  2. Rumana NC festas 80 jaroj de mondo-klaso normigado, (4-a septembro 2011)
  3. mallonga biografio de Constantin Budeanu sur la IEC retejo (en xml), (4-a septembro 2011)
  4. (2006) Le Système international d'unités (SI - la Internacia sistemo de unoj) (pdf) (france), Sèvres: Bureau international des poids et mesures (Buroo internacia pri Pezoj kaj Mezuroj), p. 92. ISBN 92-822-2213-6..