Magazeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vardomo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun magazino.
Varmagazeno.

Magazenostokejo estas loko aŭ fizika spaco por stoki varojn kaj, okaze, por ties pogranda komerco aŭ vendo. La magazenoj estas infrastrukturo nepra por la aktivado de ĉia tipo de ekonomiaj agentoj (agrikulturistoj, brutobredistoj, ministoj, industriistoj, transportistoj, importistoj, eksportistoj, komercistoj, peristoj, konsumantoj finaj ktp.). Ili konstituas kutiman parton de la agrikulturaj kaj brutobredaj instalaĵoj (ofte formante parton de la tradicia kampardomo aŭ de apartaj konstruaĵoj, same kiel de fabrikoj, industriaj zonoj kaj industriaj instalaĵoj ĉiatipaj, kaj de la spacoj dediĉataj al transporto (havenoj, flughavenoj, fervojoj) kaj komerco (vendejaroj, ĉiovendejoj).

Laŭ Francisko Azorín magazeno estas Ejo por konservi komercaĵojn; granda provizejo; granda butiko.[1] Li indikas etimologion el la araba al-magazen (la magazeno, provizujo).[2]

Magazeneblaj varoj[redakti | redakti fonton]

India House, Manĉestero.

Plej klara kaj grava diferenco estas inter produktoj kiuj povas esti tuŝitaj aŭ damĝitaj pro la tempopaso, ekzemple ĵusaj nutraĵoj, fruktoj, legomoj, ovoj ktp., kaj disde produktoj kiuj supraĵe ne estos tuŝita de la tempopaso kiel vestaĵoj, hejmpurigaj produktoj, libroj, artaĵoj ktp. La unuaj postulas precizajn teknikajn kondiĉojn, ekzemple malvarmo, kiuj estas havigitaj pere de teknikaj rimedoj.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Stokejoj bezonas diversajn ejojn kaj aparatojn kiuj faciligu la propran stokadon de varoj, sed ankaŭ la manipuladon, eniron kaj eliron, kalkuladon ktp. Plej stokejoj disponas el grandaj bretaroj sur kiuj meti la varojn. Lastatempe tiuj bretaroj estas tiom altaj kiom tre altaj konstruaĵoj kaj oni atingas la varojn pere de specialaj gruoj aŭ veturiloj. Aliaj varoj postulas facilan videblon, ekzemple forpaseblaj produktoj, kiel manĝaĵoj. Tiuokaze ili estas metitaj sur malgrandaj platformoj surplanke, tie kie facile oni povu kontrolu ties maturecon, aspekton ktp.

La varoj venas kaj foriras per kamionoj. La el- kaj en-kamionigo oni faras per specialaj kajoj, tiele ke la pordo de la kamiono kiu ĉiam estas pli alta ol la planko mem havu similan nivelon kiel la komenca planko de la stokejo, por eviti supren- kaj malsupren-igi pene la varojn. Post tiu komenca momento, en la okazo de pereigeblaj aŭ polueblaj (malpurigeblaj) produktoj, kiel manĝaĵoj, estas laŭ juraj postuloj, kurtenaj pordoj kiuj malpermesu la fitraktadon de la varoj, eniron de insektoj kaj aliaj bestetoj ktp.

En preciza angulo, plej ofte, tre apartigite de la ĝenerala navo de la stokejo, devas esti oficejo, el kiu kalkulu kaj administru la tuton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 131.
  2. Azorín, samloke.