Varduloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
PrerromanosN.png

La varduloj estis antaŭromia tribo establita en la nordo de la Iberia duoninsulo en nuna Hispanio, en la oriento de Eŭskio.

Menciitaj de Strabono, kiu nomis ilin Bardyétai kaj situis ilin en la marbordo, inter kantabroj kaj vaskonoj, de Pomponio Mela kaj Plinio la Maljuna kiu ankaŭ situas ilin en la marbordo inter kantabroj kaj vaskonoj, dirante Plinio ke Amanum Portus (la romia Flaviobriga, la nuna Castro Urdiales, de kie venus la nuna nomo, derivita de Castrum Vardulies) estis unu el iliaj urboj, kaj menciitaj de Ptolomeo kiu situas ilin en la nuna Gipusko. Tiuj diferencoj povis estiĝi pro la perfortaj migradoj okazigitaj de la Kantabraj Militoj, aŭ pro misinterpretoj de la romiaj aŭtoroj.

En 114 a. K Gajo Mario (156 a. K. - 86 a. K.) havis personan gardistaron konsistanta el varduloj kun kiuj li iris al Romo, kaj oni nomis ilin sklavoj Barduaioí. Pomponio Mela, ĉirkaŭ la jaro 44 diris ke ili loĝis en la Pireneoj kaj klare specifigis ke ili estas unu sola nacio, t.e. ke ili ne estis dividitaj en triboj.

La malvenko de la kantabroj antaŭ Aŭgusto Cezaro ne havis malbonan konsekvencon por la varduloj, kiuj ne alianciĝis kun la kantabroj kontraŭ Romio. Oni distukas ĉu ili estis parencoj de la kantabroj, keltoj, keltiberojvaskonoj, kvankam la nomoj de iliaj urboj estas hindeŭropaj, tipe keltaj.

La lasta referenco pri la varduloj estas la kroniko de Hidacio, kiam li rakontas la damaĝojn okazigitajn de la heruloj en la jaro 400 en sep ŝipoj de la kantabra marbordo kaj de Vardulujo en 456.

La ŝildo de la provinco Gipusko havas la moton "FIDELISSIMA BARDULIA, NUNQUAM SUPERATA" ("Fidelega Vardulujo, neniam superata")