Varechovce
Varechovce | |
hungare: Variháza, rutene: Варїхівцї | |
municipo | |
Vido al Varechovce
| |
Oficiala nomo: Varechovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stropkov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Situo | Varechovce |
- alteco | 318 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 13′ 25″ N 21° 48′ 23″ O / 49.22361 °N, 21.80639 °O (mapo) |
Areo | 10,59 km² (1 059 ha) |
Loĝantaro | 182 (31.12.2011) |
Denseco | 17,19 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1430 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 090 23 |
Telefona antaŭkodo | +421-54 |
Aŭtokodoj | SP |
NUTS | 527971 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Varechovce | |
Retpaĝo: www.varechovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Varechovce (hungare Variháza rutene Варїхівцї [varjihivcji]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Varechovce situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Stropkov troviĝas je 19 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1430. En 1600 oni komputis tie 13 servutulajn domojn, preĝejon kaj paroĥon. En 1828 loĝis tie 294 vilaĝanoj en 40 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Varehócz, poste ĝi ricevis parte hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Variháza 304 homoj, (slovakoj en majoritato, ciganoj kaj hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Medzilaborce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Varechovce 169 homoj, (130 slovakoj, 27 rutenoj).