Zsuzsa Varga-Haszonits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Varga-Haszonits Zsuzsa)

Zsuzsa Varga-Haszonits, [ĵuĵa, varga-hasoniĉ] naskiĝis en Budapeŝto, 1949. Ŝi studis la hispanan kaj Esperantan filologiojn ĉe la Eötvös Lóránd Universitato en Budapeŝto. Diplomite, ŝi komencis lekcii ĉe István Szerdahelyi ĉe la Esperanto-fako, kie ŝi estis studinta. Ŝi doktoriĝis pri interlingvistiko, kaj ŝi nun estas la gvidanto de la fako, ene de katedro pri aplikata lingvistiko. – Ŝi tradukadis kaj tradukadas el la lingvoj hispana kaj hungara, en la hungaran kaj en Esperanton. Ŝi verkis artikolojn kaj tradukadis interalie por la revuoj Hungara Vivo kaj Világ és Nyelv (Mondo kaj Lingvo), ankaŭ kiel membro de redaktaj staboj.

Ŝi aperigas artikolojn en konferencaj kaj aliaj volumoj, eldonataj de la katedro pri ĝenerala kaj aplikata (laste: nur aplikata] lingvistiko. Plurfoje ŝi prezentis en prelegoj la historion de formiĝo de la Esperanto-fako kaj la agadon de István Szerdahelyi. Ŝian laboron tiurilatan daŭrigas ankaŭ Zsuzsa Töttös. Varga-Haszontits verkis ĉapitrojn pri planlingvoj por la ampleksa hungarlingva volumo A világ nyelvei - La lingvoj de la mondo - kiu aperis en la jaroj 1999 kaj 2000, kaj kiu estas iĝanta grava referenca resumlibro.

Plej grava verko de Varga-Haszonits ĝis nun supozeble estas la jam aperinta, 220-paĝa unua volumo de Interlingvisztikai szöveggyűjtemény (Interlingvistika krestomatio), kies ĉefa temo estas la naturalisma skolo ene de la interlingvo-movado: la volumo enhavas hungarigitajn prelegojn kaj artikolojn de interlingvistoj (Otto Jespersen, Leo Jordan, N. Bartoli, R.J. Kellog, B.W. Speekman, C, K, Ogden, E. Sapir, E. von Wahl, Ch. Bally. Alice V. Morris A. Martinet, Aleksandru Graur kaj aliaj) kaj studojn de Varga-Haszonits pri la naturalisma skolo, pli konkrete:

  • Interlingvisztika és naturalizmus./Interlingvistiko kaj naturalismo/ En: VARGA-HASZONITS: Interlingvisztikai szöveggyűjtemény 1986, 5-9.
  • A naturalista irányzat az interlingviszikában /La tendenco de naturalismo en la interlingvistiko/. En: VARGA-HASZONITS: Interlingvisztikai szöveggyűjtemény 1986, 11-68.

Ŝiaj literaturaj tradukoj – ekz. tiuj de József Kármán, László Németh kaj Jorge Luis Borges aperis en Hungara Vivo kaj en la dua versio de Hungara Antologio, redaktita de Vilmos Benczik. Ŝi tradukadas ankaŭ fakajn artikolojn, ekz. por la volumo Vide el Hungario ŝi tradukis artikolon de Péter Józsa (vidu pli da detaloj ĉe Trovanto.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Postlasaĵoj de Fanni (József KÁRMÁN) en Hungara Antologio /red. Vilmos BENCZIK, [Budapest]: eldonejo Corvina Kiadó, 1983. - 42-44.
  • Abomeno (László NÉMETH); en Hungara Antologio / [enkonduko de Vilmos Benczik. Trad. Varga, Zsuzsa Varga-Haszonits, [Budapest]: Corvina Kiadó, 1983. - 283 - 289
  • Se mi nun estus juna (László NÉMETH): Hungara Antologio / [enkonduko de Vilmos Benczik. Trad. Varga, Zsuzsa Varga-Haszonits, [Budapest]: eldonejo Corvina Kiadó, 1983. 289-293
  • Ale al unueca teorio de socia komunikado kaj kulturo /Józsa, Péter)‚ en: Révész, Sándor red.: Dilemoj de la nuntempo - vide el Hungario eldonejo: Hungara Esperanto-Asocio, Budapexto, 1984, pĝ. 39-49.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Dekjara historio de la Esperanto-fako /[kompil.: Zsuzsanna Varga-Haszonits]. - En: Esperantologiaj kajeroj ; p.7 - 30, vol. 2
  • István Szerdahelyi, la pedagogo. En: Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997) / eld. Tamás, Gecsö ; p.116 - 21, 352 - 361 : bibliogr. p. 121, 360 - 361
  • Komparo de la tipologio de etnaj lingvoj kaj planitaj lingvoj / Zsuzsa Varga-Haszonits. - En: Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio Hrsg.: Tamás, Gecső ; p.116 -121, 352 - 361 : bibliogr. p. 121, 360 - 361
  • Szinkrónia és diakrónia az eszperantóban. En Állapot és történet - szinkrónia és diakrónia - viszonya a nyelvben. Budapest. 1993. 199-203.
  • Elemszerkezet és linearitás az eszperantóban. Prelego en konferenco de la katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko de la Budapeŝta Universitato ELTE la 18-19-an de Septembro 1995.
  • Az eszperantó és a spanyol aktív igés szerkezetek jelentéstani egybevetése /Konfronta semantika analizo de la aktivaj verbaj strukturoj hispanaj kaj Esperantaj/. En: GECSŐ, Tamás red.: Kontrasztív szemantikai kutatások. Eld. Tinta Könyvkiadó. 276-285.
  • Az eszperantó tabellaszavak és a logika. En: GECSŐ, Tamás red. Variabilitás és nyelvhasználat. Eldonejo Tinta Könyvkiadó, Budapest, 24.278-284.

Ŝi kunredaktis la jubilean volumon Memorlibro: kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997) / eldonita de GECSŐ, Tamás, p.116 - 121, 352 - 361 : bibliogr. p. 121, 360 - 361

Ŝi estas kunlaborinta por la volumo Krestomatio de Esperanta literaturo, Tekstoj, dataro, bibliografio Vol. I. /red. Szerdahelyi, István/.

  • VARGA-HASZONITS Zsuzsanna 1986a: Interlingvisztikai szöveggyűjtemény. I. kötet. A naturalista irányzat, Kézirat. Tankönyvkiadó, Budapest, 1986.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]