Variablo (statistiko)
Variablo estas eco de io, kies valoro diferencas de unu kazo al alia (t.e., variablo estas io kio varias): tio implicas ke tiu io havas almenaŭ du malsamajn valorojn. Aĝo aŭ alto estas variabloj (ekzistas pluraj valoroj kiujn aĝo aŭ alto povas preni). La malo de variablo estas konstanto.
Kvalitaj variabloj : Tiaj variabloj ne estas mezureblaj, ne eblas multipliki aŭ dividi ilin. Ekzemploj estas sekso (iĉa aŭ ina), koloro (ruĝa, blanka, nigra, flava...), aĝo kiam oni nur elektas inter kelkaj statoj (juna/maljuna, aŭ infano/plenkreskulo/maljunulo).
Kontraste, kvantaj variabloj (aŭ nombraj variabloj) mezuras metrikan econ; ĝi estas esprimita per nombroj, kaj ĝiaj diversaj valoroj povas esti nombre komparitaj (adiciitaj, multiplikitaj, dividitaj, ktp.). Ekzemploj estas aĝo (en nombro de jaroj, aŭ de tagoj, aŭ de monatoj...), alteco (mezuro en centimetroj), monata enspezo,
La naturo de la variablo dependas de la analizo: tiel, aĝo povas esti kvalita variablo (juna, maljuna) aŭ kvanta variablo (aĝo en jaroj : inter 0 kaj 120, ĉiuj nombroj eblas); alto povas esti kvalita variablo (malalta, meza, alta) aŭ kvanta variablo (1,50 m, 1,70 m, 1,90 m).
Kvalitaj variabloj
[redakti | redakti fonton]Kvalitaj variabloj povas esti:
- nominalaj aŭ kategoriaj kiam ne eblas ordigi la valorojn (ekz., [knabo, knabino]; [voĉdonis, ne voĉdonis]; [fizikisto, sociologo, biologo], ktp.)
- ordaj kiam eblas ordigi la valorojn (ekz., [forte malkonsentas, iom malkonsentas, iom konsentas, forte konsentas], [malvarma, varmeta, varma, varmega]).
La modalecoj de kvalitaj variabloj (nominalaj kaj ordaj) estas kelkfoje "ciferecigitaj" (t.e., numera rekodado): ekzemple, "0" por viroj kaj "1" por virinoj; "1" por malfavorata socia klaso, "2" por meza socia klaso, "3" por avantaĝa socia klaso, ktp.
Nominala aŭ Kategoria Variablo
[redakti | redakti fonton]La modalecoj de nominala variablo ne estas kvante kompareblaj: ne ekzistas komuna mezuro de la termoj "edziĝinta" kaj "divorcita" de la variablo "edzecostato". Ekzemple, la modaloj "edziĝinta" kaj "divorcita" ne povas esti averaĝitaj. Alivorte, ili ne povas esti adiciitaj, subtrahitaj, multiplikitaj aŭ dividitaj.
Nominala variablo povas esti duuma, tio estas, havi nur du modalecojn (ekzemple: [ruĝa aŭ blua]; [sukcesis aŭ malsukcesis], [minora aŭ ĉefa]; [kampara aŭ urba], ktp.) aŭ pluruma, tio estas, havi pli ol du modalecojn (ekzemple: [ruĝa, verda, blua, flava, viola]; [voĉdonis por kandidato A, voĉdonis por kandidato B, ne voĉdonis por iu ajn kandidato, voĉdonis malplena]; [malgranda, meza, granda]; [bebo, infano, juna, plenkreska, maljuna]).