Variolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Infano trafita pro variolo

Variolo estas infekta, virusa, epidemia, tre danĝera malsano, ofte mortiga, kun febro kaj vezikoj sur la haŭto, kiuj fariĝas krustoj lasantaj cikatrojn por ĉiam.

De proksimume 1979 laŭ deklaro de MOS variolo ne plu ekzistas sur la tero, escepte de medicinaj laboratorioj. Kaj oni fine ĉesis vakcini homojn prevente je variolo, kio ĉesigas polemikojn kaŭzitajn pro la riskoj de tiu vakcino.

Sed variolo estis ankaŭ la unua infekta malsano, kiun oni kontraŭbatalis pere de vakcino. Jam longe estis konate, ke iu, kiu postvivas atakon de variolo, estas protektita kontraŭ ĝi, kaj oni uzis artefaritan infekton per inokulado por protekto, sed ĝi estis tre danĝera. La angla kuracisto Edward Jenner starigis teorion, ke infekto per la malpli danĝera pokso efikas tiun protekton, kaj en 1796 faris tiurilatan eksperimenton pri infano, pro kio li estis multe kritikata. Lia metodo pruviĝis sukcesa, kvankam lia procedo restas kritikinda. La fakto, ke lia vakcinaĵo estis prenita de bovino (latine vacca), kreis la terminon "vakcino".

Pro la ĉesigitaj vakcinoj ekestis teorioj, ke eblas uzi variolon kiel biologian batalilon, ĉu en milito, ĉu en terorisma atako. Laŭ ordono de la usona prezidento George W. Bush ĉiuj usonaj armeanoj estas vakcinataj kontraŭ variolo.

Inter la danĝeraj infektoj, la plej grandan damaĝon al la homaro kaŭzis variolo. Aliaj malsanoj, kvankam fifamaj, ne estis tiom disvastiĝintaj. Ekzemple ĥolero ĝis 1817 limiĝis precipe en en la t.n. endemiaj regionoj de Hinvariolo Pakistano, Indonezio, k. a. Poste, kiam okazis tutmondaj epidemioj (pandemioj), ili estis periodaj kaj plejparte ligitaj kun malbona higieno. Pesto, kvankam ĝi estis terura, preskaŭ ĉiam mortiga malsano, tamen dependis por sia disvastiĝo de ronĝuloj; tial vastaj epidemioj estis maloftaj kaj ne atingis ĉiujn regionojn. Kontraste, variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran suferanton, blindigante multajn aliajn kaj lasante ĉiujn postvivantojn kun cikatroj sur la vizaĝo.

Priskriboj de variolo troviĝas en antikvaj ĉinaj kaj hindaj tekstoj. La malsano estis konata en Egiptio jam antaŭ almenaŭ 3000 jaroj. La mumio de la faraono Ramseso la 5-a (1160 a. K.) portas postsignojn de variolo sur la kapo. Komence de la 6-a jarcento p.K. oni komencis registri vastajn epidemiojn de la malsano en Eŭropo. En la „Eklezia historio de la angla gento” (verko de Bede la Sankta, finita en 732) troviĝas komparo inter pesto kaj variolo: „Pesto generis la terurajn dezertigojn, sed variolo minacis konstante, plenigante per la mortintoj niajn tombejojn." Ekestis eĉ proverboj kiel ekzemple: „La amo kaj variolo neniun preterlasas" kaj „Nur tiu ne malsanis pro variolo, kiu ne vivis". La enkonduko de variolo en la Novan Mondon havis terurajn sekvojn por la tieaj indiĝenoj, kiuj antaŭe ne spertis tiun malsanon. La penetro de variolo en Meksikon en 1520 mortigis 3,5 milionojn da homoj. Same okazis en Siberio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. La malsano ne esceptis monarĥojn. De ĝi pereis la franca reĝo Ludoviko la 15-a, la rusa caro Petro la 2-a, la germana imperiestro Jozefo la 2-a kaj aliaj. La angla reĝino Elizabeto la 1-a grave malsanis pro variolo, sekve perdis la harojn kaj devis porti rufan perukon, dum la vizaĝo por ĉiam portis la cikatrojn de tiu malsano.

Jam antaŭ 3000 jaroj en Ĉinio kaj Hindio oni uzis la t.n. metodon de variolacio (variolado) por preventi la malsanon. El variolaj pustuloj (vezikoj) de malsanulo oni prenis la enhavon kaj enfrotis ĝin en la haŭton aŭ enmetis en la naztruojn de sana homo. Tiu, rezulte de la inokulado, malsaniĝis, sed ĝenerale de malpli grava formo de variolo, kaj tiel akiris la saman imunstaton, kiun oni trovas ĉe postvivanto de la natura infekto. Iom post iom tiu rimedo disvastiĝis en Azio kaj Afriko, kaj ĝi atingis Eŭropon en la 17-a jarcento.

Tamen, la praktiko de variolacio esence ne povis malgrandigi la disvastiĝon de variolo, ĉar morto sekvis en 1–2 % de la okazoj, kaj homo malsaniĝinta pro variolacio samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj.

(parte el Monato)

Vidu ankaŭ