Varmbotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varmbotelo

Varmbotelo (aŭ varmizola botelo, aŭ termoso, aŭ vakubotelo) estas fermebla ujo, kiu malrapidegas la temperaturinterŝanĝon inter la tie konservita fluaĵo (trinkaĵo, supo) kaj la temperaturo de la medio. La temperaturo de la fluaĵo povas esti varmega aŭ malvarmega kompare al la meditemperaturo. Eble la plej taŭga termino estas izolkruĉo, ĉar ĝi izoliĝas la fluidaĵon aŭ kontraŭ malvarmiĝo aŭ kontraŭ varmiĝo.

Materio

La videbla eksteraĵo estas el plastoŝtalo, kiu kutime enhavas duoblan parieton el vitro ene. Por plibonigi la varmizolon la ujo havas vakuan spacon inter la du vandoj kaj la materio reflektas la varmon. La fermilo iam estis korko, sed nuntempe el plasto.

principo de izolkruĉo

Nuntempe anstataŭ ena vitra ujo, oni ofte uzas duvandan ŝtalan ujon. La izoleco estas iom malplibona, sed ĝi rezistas pli bone al ĉiutaga uzo, purigado, falo, ...

Ofte la ekstera formo nun estas kiel kruĉokafkruĉo.

Historio

Reinhold Burger vendis en 1903 la patenton por varmbotelo.

La unuaj varmboteloj estis fabrikitaj en 1904 de la germana entrepreno Thermos GmbH, kiu nomis la ujojn.