Galvanizita ŝtalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Varmega galvanizado)
Kristala surfaco de galvanizita ŝosebarilo.
Stratlampo en Singapuro montranta la karakteran brilbildon.

Varmega galvanizado estas formo de galvanizado. Ĝi estas la procezo de kovrado de fero kaj ŝtalo per tavolo de zinko per enmetado de metalo en ujon de fandita zinko je temperaturo de ĉirkaŭ 840 (449 °C). Eksponita al la atmosfero, la pura zinko (Zn) reagas kun oksigeno (O2) por formi zinkan oksidon (ZnO), kiu plue reagas kun karbona dioksido (CO2) por formi zinkan karbonaton (ZnCO3), kutime malhelgriza, forta materialo kiu haltigas pluan korodon en multaj cirkonstancoj, protektante ŝtalon sub la elementoj. Galvanizita ŝtalo estas amplekse uzata en aplikaĵoj kie korodorezistado necesas sen la kosto de rustorezista ŝtalo, kaj povas esti identigita pere de kristaliĝa bildo sur la surfaco (ofte nomata "spangle", brilaĵetaro).[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. GalvInfo (Aŭgusto 2011) GalvInfoNote / The Spangle on Hot-Dip Galvanized Steel Sheet (PDF). GalvInfo. Arkivita el la originalo je 2014-03-02. Alirita 27a de Februaro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-02. Alirita 2015-11-02.