Varmotraktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Varmotrakta forno je 980 °C

Varmotraktado estas aro de pervarmaj industriaj kaj metalistaj procedoj, per kiuj oni aliigas la fizikajn kaj foje kemiajn ecojn de materialo. La plej ofta apliko estas metalurgia. Oni uzas varmotraktadon ankaŭ en la elfarado de multaj aliaj materialoj, ekzemple vitro. Ĉe varmotraktado oni varmigas aŭ malvarmigas, kutime al ekstremaj temperaturoj, por atingi la deziratan rezulton, ekzemple malmoligon aŭ moligon de materialo. Varmotraktaj teknikoj inkludas malhardadon, ĉementadon, precipitan malmoligadon, remoligadon, karbonadon, normaligadon, kaj hardadon. Kvankam varmiĝo kaj malvarmiĝo ofte okazas flanke de aliaj produktoprocedoj kiel varma formado kaj veldado, la termino "varmotraktado" uziĝas nur ĉe procedoj, kie la varmigo aŭ malvarmigo estas okazigita kun la ĉefcelo aliigi materialajn ecojn.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Ŝtalaj muldaĵoj post 12-hora varmotrakto je 1,200 °C

Metalurgiistoj ofte elpensas kompleksajn varmotraktajn programojn aŭ "ciklojn" por optimumigi la mekanikajn ecojn de alojo. En la aerspaca industrio, superalojo povas trapasi pli ol kvin varmotraktojn por akiri la deziratajn ecojn. Tial akuratego estas postulata ĉe la varmecaj kaj tempaj regiloj de la forno. La traktoj ordinare povas dividiĝi en kelkajn bazajn teknikojn.

Malhardado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malhardado.

Ĉe malhardo oni varmigas metalon ĝis difinita temperaturo kaj remalvarmigas ĝin laŭ rapido, kiu rezultigos rafinitan mikrostrukturon, aŭ tute aŭ parte disigante la konsistaĵojn. La malvarmigo kutime estas malrapida. Malhardado plej ofte uziĝas por moligi metalon antaŭ malvarma prilaborado, por plitajlebligi ĝin, aŭ por pliigi ecojn kiel elektran konduktivon.

Precipita malmoligado[redakti | redakti fonton]

Iuj metaloj estas klasifikataj kiel precipitmalmoliĝaj. Kiam oni hardas precipitmalmoliĝan alojon, la alojaj elementoj restas solvitaj, rezultigante molan metalon. Malnovigi solvaĵigitan metalon permesas, ke la alojaj elementoj difuziĝu tra la mikrostrukturo kaj kunpartikliĝu. Tiuj intermetalaj partikloj elsolvaĵiĝas kaj plifortigos la alojon. Alojoj malnoviĝas jen "nature", t.e. la precipitaĵoj ekestas je hommedia temperaturo, jen "arte", t.e. nur je altaj temperaturoj. Por iuj aplikoj, naturmalnoviĝaj alojoj povas esti konservitaj en malvarmigilo por ke ili ne malmoliĝu antaŭ pluaj prilaboroj - ekzemple, kunmetado de nitoj povas esti pli facila kiam ili estas pli molaj.

Hardado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hardado.

Hardo estas rapida malvarmigo de metalo. Tio plej ofte estas farata por rezultigi martensitiĝon. Ĉe feraj alojoj la metalo ofte plimalmoliĝas, dum neferaj alojoj kutime plimoliĝas.

Remoligado[redakti | redakti fonton]

Ĵus hardita martensita ŝtalo estas malmolega sed tro rompebla por kutimaj aplikoj. Remoligo forigas tiun problemon. Kutimaj aplikoj postulas, ke oni remoligu harditajn maŝinerojn. Ĉe remoligo oni varmigas la ŝtalon sub la suba krita temperaturo (ofte inter 205˚C kaj 595˚C, laŭ la rezulto dezirata), por akirigi tenacecon. Pli altaj remoligaj temperaturoj (eble ĝis 700˚C, laŭ la alojo kaj apliko) foje uziĝas por pliduktiligo, kvankam iom da cedforto perdiĝas.