Várpalota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Varpalota)
Várpalota
Fortikaĵo fotita de supre
Fortikaĵo fotita de supre
Fortikaĵo fotita de supre [+]
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 624  (2023) [+]
Loĝdenso 254 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 12′ N, 18° 8′ O (mapo)47.19722222222218.139444444444Koordinatoj: 47° 12′ N, 18° 8′ O (mapo) [+]
Areo 77,26 km² (7 726 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Várpalota (Hungario)
Várpalota (Hungario)
DEC
Várpalota
Várpalota
Situo de Várpalota

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Várpalota [+]
vdr

Várpalota (vArpalota) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Várpalota, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: fortikaĵokastelo.

Fortikaĵo de Várpalota

Geografio[redakti | redakti fonton]

Várpalota situas sur malebenaĵo de Bakony, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz, laŭ fervojo Budapeŝto-Celldömölk inter du departementoj Székesfehérvár kaj Veszprém. Budapeŝto troviĝas 90 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj loĝis tie. En urboparto Inota gotika katolika preĝejo troviĝas. En la centro de la urbo la plej okulfrapa vidindaĵo estas la fortikaĵo el la 14-a jarcento, kiu ricevis sian nomon de kapitano György Thury batalinta heroece kontraŭ la turkoj. Nun ĝi estas muzeo prezentanta la historion de kemiindustrio kaj minado.

La renesansa kastelo de Zichy (ziĉi) devenanta el 1724 ankaŭ estas muzeo. Tiutempe la komunumo havis la rangon kampurbo. Vidalvide staras la Belarta Galerio, kie oni organizas ankaŭ koncertojn.

Aerfoto pri la urbo

En 1743 katolika, en 1780 luterana, en 1788 kalvinana preĝejoj, en 1840 sinagogo konstruiĝis. Vivis en la urbo ankaŭ grekoj kaj armenoj. En 1876 komenciĝis minado de bruna karbo. En 1951 Várpalota, Pétfürdő kaj Inota komunumoj unuiĝis sub urbo Várpalota. Baze de la minado konstruiĝis energia centralo, aluminia fandoforno kaj aliaj uzinoj. Fine de la socialismo ĉesis kaj la centralo, kaj la minado, kaj la fandoforno.

En 1997 Pétfürdő forlasis la urbon kaj memstariĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Várpalota
Luterana kirko de Várpalota

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas delegito de UEA tie.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.