Vasalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vasalo (kelte vassus, latine vassallus = servisto) estis nobelo, kiu ricevis de superulo aŭ regnestro feŭdon kaj ŝuldis al tiu personan servadon. [1]

La koncepto de feŭdo tial tradukeblas al Esperanto per la nocio "limigita posedo" (la antaŭe aplikata koncepto de "vera posedo" laŭ mezepoka latina lingvo nomiĝis "Allodium".

Vasaleco evoluis ĉe ĝermanaj popoloj en la antikvaj tempoj, precipe ĉe frankoj. Liberaj homoj petis protekton de sia regnestro kaj en liajn manojn metis promeson, ke ili restos al li fidelaj, pretaj helpi en milito kaj servi ĉe lia kortego. Kiam ili tromultiĝis kaj ĉe la kortego ne plu estis por ili loko, ili devis servi ĉe palatinoj aŭ resti en propraj bienoj, tamen servopretaj plenumi la ordonojn de la reĝo (militi, kurieri k.s.).

Kiam estis konkeritaj novaj teritorioj, la reĝo disdonis al siaj plej meritaj fideluloj tie bienojn kiel feŭdon, kio estis granda allogo por ligi sin propravole al vasaleco. Riĉaj grandnobeloj poste simile disdonis bienojn al siaj fideluloj, kiuj tiamaniere fariĝis iliaj vasaloj, dum ili mem fariĝis por siaj protektatoj senjoroj. Kaj la vasalo de vasalo povis havi proprajn vasalojn.

Do la sama persono povis esti vasalo rilate al siaj superuloj kaj senjoro rilate al siaj subuloj.

Formale la senjoro restis la posedanto de feŭdo, kiun li povis repreni, se la vasalo ne plenumis siajn devojn aŭ kiam li mortis. Same la vasalo povis redoni sian feŭdon, se la senjoro ne protektis lin, kaj tiameniere nuligi sian promeson.

En la 8-a jarcento oni komencis transdoni la feŭdon ankaŭ al tiu el la filoj, kiuj kapablis kaj pretis militi por la senjoro (tial ne povis heredi filino). Nur en 1037 la principo estis dekretita kiel reĝa leĝo.

Kiel vasaloj ne povis esti judoj, perdintoj de honoro, ekskomunikitoj, invalidoj, frenezuloj kaj virinoj. Vasalaĵo poste povis esti ne nur grundo, sed ankaŭ aliaj objektoj daŭre uzeblaj kiel domoj kaj diversaj rajtigoj (ĉasi, juĝi, ricevi dekonaĵojn, uzi lombarditajn bienojn aŭ nur liberiĝontaj en futuro).

Fine de la mezepoko pro la salajrataj solduloj reduktiĝis la signifo de la vasaleco, feŭdon povis heredi eĉ filinoj, sed eblis ankaŭ aĉeti ĝin. Ĝi jam restis posedaĵo de la tenanto sen vasalaj devoj.

Dum la 19-a jarcento vasaleco kaj entute la koncepto de feŭdo estis jure nuligitaj.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]