Saltu al enhavo

Vasil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasil
filmo
Originala titolo Vasil
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2022
Ĝenro drama filmo, komedia dramo
Reĝisoro(j) Avelina Prat García
Scenaro Avelina Prat García
Muziko de Vincent Barrière
Rolantoj Ivan Barnev • Karra Elejalde • Alexandra Jiménez • Sue Flack • Susi Sánchez
IMDb
vdr

Vasil estas hispan-bulgara komedi-drama filmo de 2022 verkita kaj reĝisorita de Avelina Prat en sia kinreĝisora debuto, en kiu stelulas Ivan Barnev (kiel titoliga rolulo), Karra Elejalde, kaj Alexandra Jiménez kun Susi Sánchez, kaj Sue Flack.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo temas pri la rilato de amikeco kreita inter Vasil (inteligenta kaj karisma bulgara enmigranto, krom lerta ludanto de briĝo kaj ŝako) kaj Alfredo, retiriĝinta vidvo kaj grumblema arkitekto kiu akceptas la enmigrinton en sia hejmo, por surprizo de Luisa (filino de Alfredo) kiu gapas, ke lia patro akceptas enigman gaston kaj ke eĉ ambaŭ eltenas la situacion. Siaflanke Vasil, spite siajn laborajn kapablojn, malsukcesas trovi laborpostenon kaj eĉ estas forpelita de briĝa klubo en kiu li amikiĝas kun burĝulinoj. Unu el ili klopodas solvi la burokratajn malfacilaĵojn de Vasil, sed malsukcese.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Ivan Barnev kiel Vasil
  • Karra Elejalde kiel Alfredo
  • Alexandra Jiménez kiel Luisa
  • Susi Sánchez kiel Carmen
  • Sue Flack
  • Lorena López
  • Pepo Blasco

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]