Vasil Barka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasil Barka
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1908 (1908-07-16)
en Solonytsia
Morto 11-an de aprilo 2003 (2003-04-11) (94-jaraĝa)
en Glen Spey
Tombo Saint Andrew Cemetery
Lingvoj ukrainaangla
Ŝtataneco Ukraina Popola RespublikoSovetunioUsono
Alma mater Ŝtata Universitato de Kuban • Moscow State Pedagogical University
Okupo
Okupo lingvisto • poeto • literaturkritikisto • tradukistoverkisto
Verkoj The Yellow Prince
vdr

Vasil Barka (ps. de Vasil Oĉeret; ukraine Василь Барка; naskiĝis la 16-an de julio 1908, mortis la 11-an de aprilo 2003) estis verkisto, literaturisto, tradukisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Poltava provinco apud urbeto Lubni. Finis pedagogian kolegion, instruis matematikon en mezlernejo. 1928 - forveturis al Kubanio (nun - Krasnodara regiono en Rusio), Norda Kaŭkazio. Tie li diplomiĝis pri filologio. En 1930 aperis la unua poemkolekto en Ĥarkivo, ĝi ricevis negativan kritikaĵon. Doktoriĝis en Moskvo. Partoprenis 2-an Mondmiliton, estis vundita kaj militkaptita. Post la milito elmigris en Usonon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literatura heredaĵo de V. Barka enhavas pli ol 20 volumojn de poemoj, romanojn, novelojn, eseojn, literatur-kritikaj artikoloj. Tradukis de la angla - Ŝekspiro, "La reĝo Liro", Biblion.

La romano “Zhovkij Kniaz” (La flava princo, tradukita ankaŭ al la franca) estas dediĉita la artefarita malsatego en Ukrainio de 1932-33 (Holodomoro). Laŭ romano oni faris filmon "Holod-33".

"La flava princo" en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Por Ukraina antologio ĉapitron de la romano esperantigis Viktor Pajuk.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Holodomoro