László Luka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vasile Luca)
László Luka
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1898 (1898-06-08)
en Catalina
Morto 23-an de julio 1963 (1963-07-23) (65-jaraĝa)
en Aiud
Lingvoj rumanahungararusa
Ŝtataneco RumanioSovetunio
Familio
Edz(in)o Elisabeta Luca
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto
vdr

László LUKA (rumane Vasile Luca [vasile luka]) estis rumania hungara komunista politikisto, kaj ministro pri financoj. Li naskiĝis en Catalina (Covasna) la 8-an de junio 1898 kaj mortis la 23-an de julio (laŭ la lokaj dokumentoj la 30-an de julio)[1] 1963 en Aiud.

Kariero[redakti | redakti fonton]

László András Luka infanis en Lemnia. De 1924 li havis gvidantajn funkciojn en la komunista partio. Li estis multfoje arestita kaj kondamnita. En Sovetunio li estis deputito en la parlamento de Ukrainio (1940-1944). Li partoprenis la organizadon de la Divizio Tudor Vladimirescu el rumanaj militkaptitoj, kiu luktis kontraŭ la germana armeo. Li estis de la 5-a de novembro 1947 ĝis la 9-a de marto 1952 ministro pri financoj en la rumana registaro gvidata de Petru Groza. Li fariĝis viktimo de interna 'purigado' de la partio. Li estis kondamnita al morto la 10-an de oktobro 1954 de militribunalo de Bukareŝto, sed la juĝo estis ŝanĝita al vivdaŭra mallibero. Li mortis en privatĉelo de la prizono de Aiud. En 1968 li estis rehonorigita. Dum lia ministreco konstruiĝis la lernejo kaj kulturdomo de Lemnia de Jos, same la ŝoseo inter Braŝovo kaj Brețcu[2].

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungara kaj rumana vikipedioj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adrian Cioroianu, Pe umerii lui Marx. O introducere în istoria comunismului românesc, Editura Curtea Veche, București, 2005. ISBN 9736691756
  • Vladimir Tismăneanu, Stalinism for All Seasons: A Political History of Romanian Communism, University of California Press, Berkeley, 2003 ISBN 0520237471