Vasilij Eroŝenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vasil Eroŝenko, 1921, Ĥarbin

Vasilij Jakovlevich EROŜENKO, ruse Василий Яковлевич Ерошенко (naskiĝis la 12-an de januaro 1890 en Obuĥivka, mortis la 23-an de decembro 1952) estis rusia esperantisto, ukraino laŭ deveno (laŭ patro), verkisto, lingvisto kaj pedagogo. Li esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ sia blindeco ekde la 4-a jaraĝo li multe vojaĝis tra la mondo helpe de Esperanto. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon en Brition, kie li lernis en instituto por blinduloj. En aprilo de 1914 Eroŝenko venis en Japanion kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio, aŭdinte, ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per tiu ĉi metio.

Tie li propagandis Esperanton inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis en Siamon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Baraton, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. Dum somero 1919 li forkuris tra Ŝanhajo denove en Japanion.

Bone regante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.

La unuan de majo 1921 pro partopreno en laborista manifestacio kaj en kongreso de japana socialista federacio, Eroŝenko estis arestita kaj baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis en Ĉinion kaj dum 1922 prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.

En Sovetunio[redakti | redakti fonton]

En 1923 Eroŝenko formigris el Ĉinujo kaj restas en eŭropaj landoj, kaj en 1924 li venas en Moskvon.

En 1929—1930 li vojaĝis al Ĉukotko; en 1935 li laboris en Niĵnij Novgorod kaj Moskvo.

En 1935 li fondis la unuan lernejon por blinduloj en Turkmenio apud la urbo Mari, kie li restis ĝis 1945.

En 1946—1948 li laboris kiel instruisto de la moskva lernejo por blindaj infanoj.

En 1949-1951 li loĝis kaj laboris en Taŝkento.

En 1952 li translokiĝis al Obuĥivka kaj laboris pri sia lasta libro.

La multnombraj arkivoj de la verkisto estis neniigitaj en neklaraj cirkonstancoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El originalaj verkoj de Eroŝenko aperis:

  • Turo por fali
  • Unu paĝeto el mia lerneja vivo, 1923
  • Ĝemo de unu soleca animo
  • Rakontoj de velkinta folio

kaj volumetoj de "Elektitaj verkoj de Vasilij Eroŝenko" sub redakto de Mine Yositaka:

  • Lumo kaj ombro (originaloj en Esperanto, verkitaj en la restado en Ĉinio)
  • La tundro ĝemas (originaloj en Esperanto, subtitolitaj "el vivo de ĉukĉoj")
  • Malvasta kaĝo (originaloj en la japana, tradukitaj esperanten)
  • Stranga kato (originaloj en la japana, tradukitaj esperanten)
  • La kruĉo de saĝeco (originaloj en Esperanto, kun biografio fare de Mine Yositaka)
  • Cikatro de amo (originaloj en la ĉina, tradukitaj esperanten)

Lia verko "El vivo de ĉukĉoj" estas legebla en la reto.

En 1923 ĉe la UK en Nurnbergo li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de Esperanto deklaminte sian originalan poemon "Ciganino".

Por bibliografio de Eroŝenko en aliaj lingvoj, vidu la ruslingvan artikolon ru:Ерошенко, Василий Яковлевич.

Eksteraj fontoj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Vasilij Eroŝenko » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Citaĵo el "Enciklopedio de Esperanto"[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Eroŝenko Vasilij, ruso.

Malgraŭ sia blindeco, li multe vojaĝis tra la mondo, per helpo de E.. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon al Britlando, kie li lernis en instituto por blinduloj. En printempo 1915 Eroŝenko venis Japanlandon kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio. Tie li ageme propagandis E-n inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis Siamon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Hindujon, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. En somero 1919 li forkuris tra Ŝanĥajo denove al Japanlando. Bone posedante japanan lingvon, E. verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro. La 1-an de majo 1921 pro partopreno en laborista demonstracio kaj en kongreso de japana socialista federacio Eroŝenko estis arestita kal baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis Ĉinlandon kaj en 1922 prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.

El originalaj verkoj de Eroŝenko aperis:

  • Turo por fali;
  • Unu paĝeto el mia lerneja vivo, 1923;
  • Ĝemo de unu soleca animo;

En 1923 ĉe la UK en Nürnberg li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de E. deklaminte sian originalan poemon "Ciganino". La verkoj de Eroŝenko ĉarmas per sia treege simpla, sincera, iom naiva kaj sentimentala enhavo.