Vasilij Grossman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Grossman
Grossman V.S.jpg
Persona informo
Василий Семёнович Гроссман
Naskonomo Иосиф Соломонович Гроссман
Naskiĝo 29-an de novembro 1905 (1905-11-29)
en Berdiĉiv
Morto 14-an de septembro 1964 (1964-09-14) (58-jara)
en Moskvo
Mortis pro stomaka kancero [#]
Tombo Troyekurovskoye cemetery [#]
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio [#]
Alma mater MSU Faculty of Chemistry [#]
Memorigilo Vasilij Grossman
Familio
Infanoj Yekaterina Vasilyevna Korotkova [#]
Profesio
Okupo milita ĵurnalisto • ĵurnalistoverkisto • romanisto • scenaristo • prozisto [#]
Aktiva dum 1930– [#]
Verkado
Verkoj Life and Fate [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vasilij Semjonoviĉ Grossman (ruse Васи́лий Семёнович Гро́ссман, ukraine Василь Семенович Гроссман; la 29-an de novembro[jul.]/ 12-an de decembro 1905[greg.] en Berdiĉiv, Rusia Imperio - la 14-an de septembro 1964, Moskvo, Sovetunio) estis sovetia verkisto, ĵurnalisto kaj milita raportisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita al asimilita juda familio, post diplomiĝo de mezlernejo en lia naskiĝurbo li estis akceptita en la fakultato de kemio en Moskva Universitato, kaj diplomiĝis en 1929. Li poste laboris kiel inĝeniero en karbominejoj en Donecko, Ukrainio. En 1934 li verkis libron pri la vivo de karboministoj. La libro impresis Maksim Gorkij, kiu helpis Grossman translokiĝi al Moskvo kaj antaŭenigis sian literaturan karieron. Inter 1935 kaj 1937 li verkis plurajn mallongajn romanojn (novelojn). Inter 1937 kaj 1941 li verkis libron pri la vivo de la revolucistoj en Rusio komence de la 20a jarcento.

Kiam la nazia armeo invadis Sovetunion en 1941, li estis rekrutita al la Ruĝa Armeo kaj estis milita raportisto ĉe la fronto por la ĵurnalo La ruĝa stelo. Li akompanis la militfortojn en la bataloj de Moskvo kaj Stalingrado, en la liberigo de Ukrainio, Belorusio, Pollando kaj en la konkero de Berlino. Dum la milito, krom gazetartikoloj, li verkis novelon nomitan "La nevenkebla popolo", kaj ankaŭ kolekton de noveloj sub la nomo " Stalingradaj skizoj".

En la liberigitaj teritorioj de Sovet-Unio kaj Pollando, li persone testamentis la hororojn de la holokaŭsto kaj estis precipe trafita per lia vizito al Majdanek kaj Treblinka ekstermejoj. Kion li vidis tie li priskribis en sia artikolo "La treblinka infero" kaj ĉi tiu artikolo servis kiel akuzdokumento en la procesoj de Nurenbergo.

Inter 1944 kaj 1946 li ankaŭ komencis kolekti atestaĵojn de holokaŭstsurvivantoj, surbaze de kiuj li kaj la ĵurnalisto Ilja Ehrenburg verkis "La nigra libro". Tio verkaĵo estis historie la unua dokumentata atestaĵo de la Holokaŭsto. La libro ne estis aprobita por publikigo en Sovet-Unio, sed eltiraĵoj de ĝi estis kontrabanditaj al okcidento kaj publikigitaj en Usono, jarojn poste ankaŭ en Rumanio kaj en 1980 en Israelo.

En la jaroj post la milito, Grossman iĝis viktimo de la persekuto de la reĝimo, interalie pro sia judismo (inter 1948 kaj 1953). Liaj libroj ne estis publikigitaj, kaj li estis devigita labori neformalajn laborojn. Malgraŭ tio li daŭre verkis librojn. En 1959 li verkis sian libron "Vivo kaj sorto" (ruse Жизнь и судьба), kiu traktas la Batalon de Stalingrado kaj prezentas vastan gamon de vivspertoj en diversaj partoj de Rusio en malsamaj loĝantarsektoroj (la libro estis malpermesita por publikigo dum ĉirkaŭ 20 jaroj).

En 1961 li verkis sian libron "Ĉio fluas" (ruse Всё течёт), kiu dokumentis la krimojn de la stalina diktatureco, persekutado de intelektuloj kaj sciencistoj, kazo de kuracistoj, la Gulagoj kaj la politikoj de kolektivigo kaj la granda malsato en Ukrainio. Tiuj libroj estis publikigitaj en Sovet-Unio nur dum la glasnost-periodo en la malfruaj 1980-aj jaroj, proksimume dudek jarojn post lia morto.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ivan Bahrjanij

Vasil Barka

Holodomoro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]