Vaskulaj faskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vaskulaj faskoj transportas akvon, solvitajn nutraĵojn kaj organikajn substancojn (Asimilaĵoj, ĉefe sukero) en tigo, en folio kaj radiko de vaskulaj plantoj. Vaskulaj faskoj konsistas el ksilemo (lignopartol) kun ĉelopartoj por la akvotransporto (ekzemple trakeoj kaj trakeidoj) kaj la floemo (basta parto) por transporto de asimilaĵoj per kibrotuboj kaj akompanaj ĉeloj.

Tipoj de la vaskulaj faskoj[redakti | redakti fonton]

tipoj de vaskulaj faskoj
(blua: ksilemo, verda: floemo, blanka: kambiumo)
A; koncentra, perifloema
B; koncentra, periksilema
C; radiara kuninterna ksilemo, ĉi tie kun kvar ksilempolusoj, maldekstre fermaj, dekstre malfermaj
D; kolateraj fermaj
E; kolateraj malfermaj
F; dukolareaj, malfermaj

Ekzistas diversaj tipoj de vaskulaj fasjskoj:

  • simplaj faskoj havas aŭ kibrotubon aŭ lignoparton.
  • kompleksaj/kunmetitaj faskoj havas kibrotubon ksj lignoparton.
  • Ĉe koncentraj vaskoj la kibfotubo sidas ĉirkaŭ la lignoparto (perifloema vaskulo), aŭ la ksilemo sidas ĉirkaŭ la floemo (perikilema fasko).
  • La plej ofta tipo estas la t.n. kolaera (ĉeflanka) fasko, . Ĉi tie ksilemo kaj floemo sidas vidalvide (la ksilempoluso situas direkte de la tiga mezo).
  • speciala formo de kolatera tipo estas la duflanka fasko. Ĝi ekzistas ĉe kukurbacoj kaj solanacoj. Ĉi tie la ksilemo havas po unu floemon de ĉis flanko de al ksilemo.
  • En radikoj la faskoj estas kunmtitaj al radia vaska sistemo kie la ksilemo estas kiel spokoj de rado. la floemo situas inter la „spokoj“.

Bildaro[redakti | redakti fonton]