Vasszilvágy
Vasszilvágy (vaŝsilvadj) estas malgramda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. La loknomo signifas hungare: fero-prunoarbaro.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9747
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 380
Situo
Vasszilvágy situas inter Szombathely kaj Sopron laŭ la fervojo havanta ankaŭ trairan flankovojon. Szombathely troviĝas 15 km-ojn for.
Historio
Pli frue romianoj loĝis en la komunumo. La unua mencio devenis el 1217 en formo Zyluag. Dum la historio estis 2 vilaĝoj Alsószilvágy kaj Felsőszilvágy, kiuj kuniĝis en 1935.
Vidindaĵoj
- mezepoka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo trakonstruita en 1769
- eklektika kastelo de Bezerédj, kiu nuntempe estas ruina.