Vatican Observatory Research Group

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidejo de la VORG en Observatorio de Steward, Tucson, Arizona

VORG (Vatican Observatory Research Group) - la Grupo de Esploro de la Observatorio Vatikana - estas institucio scienca unuigita kun la Observatorio astronomia vatikana.

La sidejo de la VORG trovas sin en la Observatorio de Steward de la Universitato de Arizono.

La grupo estis kreita en 1980 pro initiativo de la tiama direktoro de la astronomia vatikana observatorio, George Coyne SJ.

La instrumento baza dediĉata al la observoj astronomiaj estas por la grupo teleskopo moderna de nova generacio VATT. Krom la observoj, la grupo kondukas ankaŭ esplorojn teoriajn kaj interdisciplinajn kaj ĝi disponas riĉan kolekton de meteorŝtonoj.

Kanaĵo[redakti | redakti fonton]

Jen estas kelkaj personoj de la VORG kaj sferoj de iliaj esploroj:

  • José Gabriel Funes SJ, direktoro de la Observatorio astronomia vatikana kaj VORG, kondukas esplorojn sur galaksioj.
  • Guy J. Consolmagno SJ, patrono de la Observatorio, kondukas esplorojn sur meteorŝtonoj.
  • Christopher J. Corbally SJ, vicdirektoro de la VORG kaj la prezidanto de la National Committee to International Astronomical Union, specialisto en la spektroskopio astronomia.
  • Richard P. Boyle SJ, okupas sin de fotometrio.
  • William R. Stoeger SJ, kosmologo, estas koordinatoro de la programoj interdisciplinaj Scienco-Teologio.
  • Michał Heller, kosmologo kaj filozofo, Adjunct Scholar de la Observatorio astronomia vatikana.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • S. Maffeo, The Vatican Observatory. In the Service of Nine Popes, Vatican Observatory Publications, 2001.
  • The Vatican Observatory 2006 Annual Report, Vatican Observatory Publications.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]