Vatikanaj Grotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de Pio la 12-a en la Vatikanaj Grotoj.
Tombo de Paŭlo la 6-a (1963 - 1978).
Tombo de Johano Paŭlo la 1-a (1978).

La Vatikanaj Grotoj etendiĝas sub la centra navo de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, tri metrojn sub la nuna pavimo, de la ĉefaltaro (la tieldirita “papa altaro”) ĝis la mezo de la navo: ili formas veran kaj propran subteran preĝejon kiu okupas la spacon inter la nuna pavimo de la baziliko kaj tiu de la antikva kvarjarcenta konstantena baziliko.

Fakte, tiuj kiuj malpropre estas nomataj “grotoj” reale kunfiguras la interspacon inter la antikva konstantena baziliko kaj tiu nuna: marŝante en la “grotoj”, oni tretas la spacon sur kiu leviĝis la baziliko konstruigita de la fama imperiestro Konstanteno kaj funkcianta ĝis la fino de la 16-a jarcento. Tiu estas la motivo pro kio la “grotoj” ne etendiĝas laŭlonge de la tuta centra superstaranta navo de la nuna baziliko, kiu havas la amplekson preskaŭ duoblan.

La plano de la Vatikanaj Grotoj, kiuj disbranĉiĝas inter niĉoj, koridoroj kaj flankaj kapeloj, estas tiu de vera trinava preĝejo (la tieldiritaj “malnovaj grotoj”) kun kapeloj kiuj gastigas tombojn de papoj; la absido, duoncirkla, de tiu preĝejo, kun kapeloj kaj tomboj (la tieldiritaj “novaj grotoj”) havas kiel centran idealan punkton, supre de la grotoj, la kapelon de Sankta Petro de la supra baziliko, kaj ĝiajn papan ĉefaltaron kaj la Mikelanĝelan kupolon, kaj en la nekropolo, la tombon de Sankta Petro, la unua roma papo.

La Vatikanaj Grotoj konsistigas monumentan komplekson fascinan pro la multaj historiaj memoraĵoj konservitaj. Krom tio, la grotoj riĉas je artverkoj iam ornamantaj la malnovan bazilikon

Kristo sur la ĉaro de la Suno. Mozaikaĵo de nekropolo antikva vatikangrota substaranta

Inter la la plej elstaraj artverkaĵoj en la vatikanaj grotoj konserviĝas la funebraj monumentoj de papo Bonifaco la 8-a, de Arnolfo di Cambio. Notiĝas ankaŭ la tombo de kardinalo Berardo Eroli (verkaĵo de Giovanni Dalmata) kaj fragmentoj de friskoj atribuitaj al Pietro Cavallini.[1]

La tomboj[redakti | redakti fonton]

Sin sepultigi en la Vatikanaj Grotoj, apud la tombo de Petro, estis ĉiam la deziro de multaj papoj, reĝoj kaj reĝinoj; same kiel ĝi estis por la unuaj kristanoj.

Inter la antikvaj personoj entombigitaj en la Grotoj oni memorigas la ĵuse dudekkvinjarulan germanan papon Gregorion la 5-an (996-999), imperiestron Oton la 2-an (forpasintan en Romo en 983) kaj papon Adrianon la 4-an (1154-1159), la unikan anglan papon de la historio; papon Bonifacon la 8-an (1294-1303), kiu proklamis la unuan Sanktjaron de la Jubileo kaj kiu ripozas sub la admirinda maromora skulptaĵo de Arnolfo di Cambio; papon Pion la 6-an (mortintan prizonulo de la Francoj en 1799) kaj lokigitan en paleokristana sarkofago sed revivigitan en la marmoro en kiu Antonio Canova lin eternigis preĝanta. Inter la reĝoj, memorindas plue Jakobo la 3-a Stuart kaj ties filoj, same kiel la reĝino Kristina el Svedio (1626-1689), apuda al tombo de Johano Paŭlo la 2-a kaj najbare al tiu “kripto de la Konfeso” kien la pola papo ofte iris por preĝi.

Listo de la papoj (148) entombigitaj en la Baziliko de Sankta Petro de Romo.

Se oni esceptas la lastajn papojn entombigitajn en la Vatikanaj Grotoj, nome Benedikto la 15-a, Pio la 11-a, [[Pio la 12-a, Paŭlo la 6-a kaj Johano Paŭlo la 1-a, diversaj papoj preferis esti entombigitaj aliloke: papo Pio la 9-a, ekzemple, ripozas en la Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj, papo Leono la 13-a en la Baziliko Sankta Johano de Laterano.

Tombo de Pio la 11-a
Tombo de Benedikto la 16-a

Pio la 11-a arde deziris esti sepultita “kiel eble plej apude de la Konfeso de Sankta Petro”, kiun, poste lia posteulo Pio la 12-a arkeologie elfosigis por kontroli la aŭtentikecon de la tradicia loko.

La restaĵoj de Johano Paŭlo la 2-a estis translokigita, post lia beatigo, en la suprestaranta Baziliko ĉe la altaro de la Kapelo de Sankta Sebastiano.

Ankaŭ la teraj restaĵoj de papo Johano la 23-a estis translokigitaj, post lia beatigo, en la Bazilikon: lia korpo estas nemaskita, preskaŭ tute integre ĉar malmulte atakita de la putro, videbla.

Ankaŭ kelkaj kardinaloj, kiel dirite, trovis ripozon en la Vatikanaj Grotoj: ekzemple, Rafael Merry del Val, konfidega kunlaboranto de Pio la 10-a, kaj Josef Beran.

Papoj sepultitaj en la Vatikanaj Grotoj[redakti | redakti fonton]

Ili estas 20 (dum en la tuta baziliko ili estas 148):

La tombo de la Apostolo Petro[redakti | redakti fonton]

Tiu tombo estas la arkeologaĵo plej elstara de la tutaj Vatikanaj Grotoj. Post la esploroj ordonitaj de popa Pio la 12-a, oni opinias malkovrinti la precizan lokon de la sepultado de la martirigita apostolo Petro. Vidu: Tombo de la Apostolo Petro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aliaj funebraj monumentoj, kiel tiu papo Siksto la 4-a (realigita de Antonio Pollaiolo en 1493) estas konservitaj en la Ĉambro de la Trezoro de Sankta Petro (aliro el la dekstra navo de la suprastaranta baziliko).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Tombo de Sankta Petro en cathpeda
  • [2] Baziliko de Sankta Petrop de Romo en la reta katolika Cathopedia