Vatikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vatikano (apartigilo)
La Placo Sankta Petro de la Vatikanurbo
Vatikano

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Inno e Marcia Pontificale
Bazaj informoj
Ĉefurbo sen valoro
Oficiala(j) lingvo(j) itala lingvo, franca lingvo, latina lingvo
Uzata(j) lingvo(j) itala lingvo, latina lingvo
Loĝantaro 764 (26-a de junio 2023)
Horzono Mezeŭropa tempo
Interreta domajno .va
Landokodo VAT
Telefona kodo +39
Plej alta punkto Vatikana Monteto
Plej malalta punkto Placo Sankta Petro
Politiko
Politika sistemo teokratio
Ŝtatestro Francisko
Ĉefministro Fernando Vérgez Alzaga
Ekonomio
Valuto eŭro
vdr

VatikanurboVatikano (itale Città del Vaticano; latine Status Civitatis Vaticanæ) estas enfermmita lando, politika unuo, urboŝtato, mikroŝtato kaj enklavo ene de la teritorio de la itala ĉefurbo Romo,[1][2] kaj estas la centro de la katolika eklezio. Ĝi estas la plej malgranda internacie agnoskata ŝtato de la mondo, kaj laŭ areo kaj laŭ loĝantaro.[3] Aldone al la ĉeftero, al Vatikano apartenas tri temploj, palacoj kaj vilaoj sur la teritorio de Romo kaj ĉirkaŭaĵoj. Kulturaj kaj religiaj heredaĵoj estas interalie la placo Sankta Petro, la Baziliko Sankta Petro, la Siksta Kapelo, la Vatikana Palaco, la Vatikana Biblioteko, la Vatikanaj muzeoj, la palacoj de Sankta Petro, de Sankta Karlo, kaj la Belvedero. Ili enhavas kelkajn el la plej famaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. La unika ekonomio de Vatikanurbo estas subtenita finance de la historiaj trezoroj, donacoj el la eklezianoj, vendado de poŝtmarkoj kaj suveniroj, de enirbiletoj por la muzeoj, kaj de publikaĵoj. Vatikanurbo ne havas impostojn, ĝiaj varoj estas senimpostaj kaj ĝi ĝuas favorajn interkonsentojn kun Italio kaj kun la Eŭropa Unio; ĝi rajtas eldoni monerojn de eŭro, tre ŝatataj de kolektantoj, sed ne monbiletojn.

En Vatikano, parto de Romo, estas la preĝejo, palaco, muzeo kaj biblioteko de la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La muzeo havas, interalie, artaĵojn de Rafaelo kaj Mikelanĝelo. Antaŭ la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento, la papo regis parton de Italio, nomitan la Papa ŝtato. Tiu antaŭulo de Vatikanurbo estis multe pli granda.

En la 1-a jarcento estis monteto Vatikano ĉe la rando de Romo, nome la loko de rubejoj kaj la enterigejo de kristanaj martiroj – ekzemple, Sankta Petro laŭ la kristana tradicio. La granda preĝejo de Sankta Petro nun tie staras. La Sankta Seĝo datas el la epoko de prakristanismo kaj ĝi estas la ĉefa episkopa sidejo de la Katolika Eklezio, kiu havis proksimume 1 329 mil milionojn da baptitaj katolikoj tra la tuta mondo en 2018 en la Latina eklezio kaj en 23 orientkatolikaj eklezioj.[4]

La ŝtato Vatikano sendependiĝis el Italio en 1929 pere de la Lateranaj Traktatoj, inter la Sankta Seĝo kaj Italio, kiu mencias ĝin kiel nova kreitaĵo[5] kaj ne kiel restaĵo de la multe pli grandaj Papa Ŝtato (756–1870), kiuj iam enhavis multon de Centra Italio. Ĝi estas nun aparta teritorio kun "plena posedo, ekskluziva dominado, kaj suverenaj aŭtoritato kaj jurisdikcio" de la Sankta Seĝo, siavice suverena ento laŭ la internacia juro, kiu retenas la eksterreligiajn kaj administraciajn povojn kaj la diplomatian, kaj spiritan sendependecon.[6]

Kiel regata de la Sankta Seĝo, Vatikano estas eklezia, pastro-monarkia ŝtato regata de la Papo kiu estas, krom ŝtatestro, episkopo de Romo kaj estro de la Katolika Eklezio.[7][8] La plej altaj ŝtataj funkciuloj estas ĉiuj katolikaj pastroj de variaj devenoj. Post la Papado en Avinjono (1309–1377) la papoj ĉefe loĝis en la Vatikana Palaco ene de tio kio estas nun Vatikanurbo, kvankam foje ili loĝis anstataŭe en la Kvirinala palaco en Romo aŭ aliloke. Vatikano estas ankaŭ metonimio por la Sankta Seĝo.

Laŭ Francisko Azorín Vatikano estas Nomo de unu el la sep montetoj de Romo kaj de la luksa, arta restadejo de ĝiaj papoj.[9] Li indikas etimologion el Vaticanus, propra nomo de roma monteto. Kaj li aldonas la terminon Vatikanurbo.[10]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Vatikanurbo, kun indikoj de elstaraj konstruaĵoj kaj de la Vatikanaj ĝardenoj.

Kun areo de 49 hektaroj[11] kaj loĝantaro en 2023 de ĉirkaŭ 618 personoj,[12] ĝi estas la plej malgranda internacie agnoskata ŝtato de la mondo laŭ areo kaj laŭ loĝantaro.[7]

La nomo "Vatikano" jam estis uzita en tempo de la Romia Respubliko por la ebenaĵo nomita Ager Vaticanus, nome marĉa areo en la okcidenta bordo de la rivero Tibero tra la urbo Romo, inter Janiculum, la Vatikana monteto kaj Monte Mario, malsupre de la Aventino kaj ĝis la enfluejo de la rojo Kremera.[13] La teritorio de aktuala Vatikanurbo estas parto de la Vatikana monteto, kaj de la apudaj iamaj Vatikanaj Kampoj. En tiu teritorio estas nun la Baziliko de Sankta Petro, la Apostola Palaco, la Siksta Kapelo, kaj la muzeoj, kun variaj aliaj konstruaĵoj. La areo estis parto de la romia kvartalo rione nome Borgo ĝis 1929. Estante apartigita el la urbo, sur la okcidenta bordo de la rivero Tibero, la areo estis elstaraĵo de la urbo kiu estis protektita pere de inkludo ene de la muregoj faritaj de la papo Leono la 4-a (847–855), poste etendigitaj pere de la nunaj fortikmuregoj, konstruitaj dum la regado de la papoj Paŭlo la 3-a (1534–1549), Pio la 4-a (1559–1565), kaj Urbano la 8-a (1623–1644).[14]

Kiam la Laterana Traktato de 1929 kiu havigis al la ŝtato ĝian formon estis preparita, la limoj de la proponita teritorio estis influitaj pro la fakto ke multo el ĝi estis enfermita ene de tiu buklo. Ĉe kelkaj partoj de la landlimo, ne estis murego, sed la linio de kelkaj konstruaĵoj funkciis kiel parto de tiu limo, kaj por malgranda parto de la landlimo oni konstruis modernan muron.[15]

La teritorio inkludas la Placon Sanktan Petron, distingeblaj el la teritorio de Italio nur per blanka linio laŭlonge de la limo de la placo, kie ĝi tuŝas Piazza Pio la 12-a. La Placo Sankta Petro estas atingebla tra grava strato Via della Conciliazione kiu venas el proksime al la rivero Tibero ĝis la Placo Sankta Petro. Tiu granda alproksimigejon estis konstruigita de Benito Mussolini post la ekvalidigo de la Laterana Traktato.

Laŭ la Laterana Traktato, kelkaj propraĵoj de la Sankta Seĝo kiu estas en Italia teritorio, ĉefe la Kastelo Gandolfo kaj la ĉefaj bazilikoj, ĝuas eksterteritorian statuson simila al tiu de la eksterlandaj ambasadejoj.[16][17] Tiuj propraĵoj, disaj tra la tutaj Romo kaj Italio, estas hejmoj de gravaj oficejoj kaj institucio esencaj por la organizado kaj karaktero de la gvida misio de la Sankta Seĝo.[17]

Kastelo Gandolfo kaj la nomitaj bazilikoj estas patrolitaj interne de la policagentoj de la Vatikanurba Ŝtato kaj ne de la Italia polico. Laŭ la Laterana Traktato (Art. 3) la Placo Sankta Petro, ne inkludante la ŝtupojn kiuj kondukas al la baziliko, estas normale patrolita de la Italia polico.[16]

Ne estas pasportaj kontroloj por vizitantoj kiuj eniras en Vatikanurbo el la ĉirkaŭa Italia teritorio. Estas libera publika alireblo al la Placo Sankta Petro kaj al la Baziliko kaj, okaze de papaj ĝeneralaj aŭdiencoj, ĝis la halo en kiu ili okazas. Por tiuj aŭdiencoj kaj por la ĉefaj ceremonioj en la Baziliko de Sankta Petro kaj en la placo, oni povas akiri antaŭokaze senpagajn enirbiletojn. La Vatikanaj Muzeoj, inklude la Sikstinan Kapelon, kutime vendas kostajn enirbiletojn. Ne estas libera alireblo por la ĝenerala publiko al la ĝardenoj, sed oni povas aranĝi gviditajn vizitojn por malgrandaj grupoj al la ĝardenoj kaj al la elfosejoj sub la baziliko. Aliaj lokoj estas malfermaj nur al tiuj unuopuloj kiuj havas plenumendajn negocojn aŭ demarŝojn tie.[18]

La ŝtata teritorio entenas la vatikanan monteton ĉirkaŭitan de murego kaj la placon Sankta Petro. En Vatikanurbo troviĝas interalie:

Mapo de Vatikanurbo (angle)

Krome jenaj konstruaĵoj kaj terenoj estas eksterteritoriaj posedaĵoj de la eklezia ŝtato, kvankam ne parto, de la vatikana ŝtatteritorio:

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

El la 932 homoj, kiuj vivas en Vatikanurbo, 543 havas la vatikanan civitanecon (inter kiuj estas ekzakte 110 svisaj gardistoj — portempaj civitanoj, kaj ĉirkaŭ 50 laikuloj). La vatikana civitaneco estas ĉiam donata nur portempe kaj ligita al funkcio. Ĝi neniam anstataŭas naturan civitanecon. Ĝi estas donata al la altaj anoj de la kurio, la anoj de la papa Svisa Gvardio kaj al ĉiuj kardinaloj loĝantaj en Vatikanurbo aŭ en Romo, krome al tiuj, kiuj per aparta permeso de la papo daŭre loĝas en Vatikanurbo. Ĉirkaŭ 40 % de la civitanoj ne loĝas en Vatikanurbo aŭ en Romo. Temas pri la papaj senditoj kaj delegitoj, kiuj ricevas la vatikanan civitanecon por la daŭro de sia misio.

Loĝas en Vatikanurbo la papo kaj liaj kardinaloj, prelatoj kaj svisgardistoj. El la 3 000 dungitoj preskaŭ neniu loĝas en Vatikanurbo mem. La plej multaj dungitoj estas registaranoj, ceremoniestroj, vendistoj, restoraciistoj, kuiristoj, oficistoj, presistoj, dungitoj de la ŝtata banko (Vatikana banko) aŭ purigistoj. Eblas ordigi la dungitojn en kvin grupojn:

  • Domservistaro: kuiristoj, purigistoj, servistoj kaj tiel plu.
  • Klerikularo: pastroj, kiuj prizorgas grandan parton de la administraciaj kaj arthistoriaj taskoj.
  • Sekureco: papa svisgardistoj, ĝendarmoj kaj kontrolistoj por preĝejoj kaj muzeoj.
  • Radio kaj amaskomunikiloj: eldonistoj de la L'Osservatore Romano kaj de Radio Vatikana kaj de Centro Televisivo Vaticano.
  • Instruistoj por la universitatoj ligitaj al la Vatikano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Baziliko de Sankta Petro, apostola palaco kaj vatikanaj muzeoj viditaj de la kastelo de Sankta Anĝelo.

La oficiala sidejo de la papoj estis ĝis la 14-a jarcento ne la Vatikano, sed la palaco de la Laterano. Vatikano (mons vaticanus) nomiĝis unue monteto ĉe la dekstra riverbordo de la Tibero. Tie troviĝis en la antikvo la cirko de la imperiestro Nero, kie okazintus mortigoj de multaj kristanoj kaj judoj. Norde de la cirko troviĝis malgranda tombejo, sur kiuj laŭdire estis entombigita la apostolo Petro. Jam iom poste oni starigis tie monumenton kaj en la 4-a jarcento la imperiestro Konstantino la granda konstruigis en tiu loko la tombopreĝejon Sankta Petro. Tiel la Vatikano iĝis pilgrimadcelo por honori Sanktan Petron. En la fruaj jarcentoj estiĝis aliaj konstruaĵoj sur la monteto, ĉefe tiel nomataj scholae, kiuj proponis loĝejojn, kapelojn kaj tombejojn al diversnaciaj pilgrimuloj, sed estis ankaŭ fortikaĵoj. Sub la papo Leono la 4-a estis starigitaj pli grandaj fortikaĵoj ĉirkaŭ la tuta pilgrimejo (Leonurbo).

Post la falo de la romia imperioj la papoj postulis refere al la tiel nomita, en la 15-a jarcento kiel falsaĵo rekonata, donaco de Konstanteno, la mondan regadon super la teritorio ĉirkaŭ Romo, kiu tiel iĝis la kerno de la estonta Papa Ŝtato. En la jaro 751 la Pipina donaco definitive certigis tiun ŝtaton. Papoj tamen ne loĝis en Vatikano, sed daŭre en la Laterana palaco kaj la katedralo de la papo, kiel episkopo de Romo, estas ĝis nun la Laterana baziliko.

Nur fine de la 14-a jarcento, post la reveno de la papoj el Avignon en 1377 kaj la fino de la granda okcidenta skismo en 1417 la Vatikana monteto iĝis la oficiala papa sidejo kaj centro de la papa ŝtato kaj de la tuta katolika eklezio.

Post la skismo per grandaj konstruprojektoj oni celis montri la reakiritan unuon de la eklezio. Nikolao la 5-a desegnigis meze de la 15-a jarcento grandajn konstruplanojn, kiuj estis nur parte realigitaj de li kaj de liaj posteuloj. En la sekvaj jarcentoj estiĝis parte planitaj, parte simple necesaj preĝejoj, kapeloj, administraciaj konstruaĵoj, fortikaĵoj, loĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj sur la vatikana monteto.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

En 1506 komenciĝis la laboroj por la baziliko de Sankta Petro. En 1589 Siksto la 5-a mendis la konstruon de la apostola palaco, kiu ĝis nun estas la loĝejo de la papo kaj entenas la ĉefajn administraciojn. En 1626 estis inaŭgurita la baziliko de Sankta Petro, sed la konstrulaboroj daŭris ĝis la jaro 1650. Iom poste la placo de Sankta Petro ricevis sian nuntempan formon.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Roma problemo.

En 1870, la havaĵoj de la Papo eniris en necerta situacio kiam Romo mem estis aneksita fare de Italiaj fortoj, tiel kompletigante la procezon de la Italia Unuiĝo, post teoria rezistado fare de la papaj fortoj. Inter 1861 kaj 1929 la statuso de la Papo estis referencata kiel la "Roma problemo".

Italio ne faris klopodojn por interferi en la aferoj de la Sankta Seĝo ene de la Vatikanaj muregoj. Tamen, ĝi konfiskis ekleziajn propraĵojn en multaj lokoj. En 1871, la Kvirinala Palaco estis konfiskita de la Reĝo de Italio kaj iĝis la reĝa palaco. Tamen, la papoj plue rezidis senĝene ene de la Vatikanaj muregoj, kaj eĉ oni agnoskis kelkajn papajn privilegiojn pere de la Leĝo de Garantioj, inklude la rajton sendi kaj ricevi ambasadoroj. Sed la papoj ne agnoskis la rajton de la Italia reĝo regi en Romo, kaj ili malakceptis foriri el la Vatikana komplekso ĝis oni solvis la disputon en 1929; la papo Pio la 9-a (1846–1878), nome la lasta reganto de la Papaj Ŝtatoj, estis referencata kiel "prizonulo en Vatikano". Devigita rezigni pri politika povo, la papoj centriĝis al la spiritaj religiaj aferoj.[19]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lateranaj Traktatoj.

Tiun situacion oni solvis la 11an de Februaro 1929, kiam subskribis la Lateranan Traktaton la Sankta Seĝo kaj la Regno Italio, fare de la Ĉefministro kaj registarestro de Italio nome Benito Mussolini je la konto de la reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kaj de la Kardinalo ŝtatsekretario Pietro Gasparri je la konto de la papo Pio la 11-a.[20][21][22] La traktato, kiu ekvalidiĝis la 7an de Junio 1929, establis la sendependan ŝtaton Vatikanurbo kaj konfirmis la specialan statuson de la Katolika Eklezio en Italio.[23]

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Bandoj de la britarmea 38a Brigada lud-paradantaj antaŭ la Baziliko de Sankta Petro, Junio 1944.

La Sankta Seĝo, kiu regis en Vatikanurbo, sekvis politikon de neŭtraleco dum la Dua Mondmilito, laŭ la estreco de la papo Pio la 12-a. Kvankam la germanaj trupoj okupaciis la urbon Romon post la Batalpaŭzo de Cassibile de Septembro 1943, kaj la Aliancanoj same faris el 1944, ili respektis Vatikanurbon kiel neŭtrala teritorio.[24] Unu el la ĉefaj diplomatiaj prioritatoj de la episkopo de Romo estis eviti la bombadon de la urbo; tiom sentema estis la papo tiukadre ke li protestis eĉ kiam britoj ĵetis el aviadiloj pamfletojn super Romon, postulante, ke eĉ tiu malgranda surteriĝo ene de la urbo-ŝtato kontraŭis la neŭtralecon de Vatikano.[25] La Britia politiko, esprimita en protokoloj de la ministrara kunsido, estis jena: "je ni tute ne ĝenos Vatikanurbon, sed ke nia agado ĉe la cetero de Romo dependos el kiel la itala registaro observis la regulojn de la milito".[25]

Post la eniro de Usono en la milito, tiu lando kontraŭis bombadon de Romo, timema pro ofendo al la katolikaj membroj de siaj militaj fortoj, sed diris, ke "ili ne haltigos la Britojn el la bombado al Romo se la Britoj tion decidis". La usona militarmeo eĉ permesis al la katolikaj pilotoj kaj avianaroj ne aerataki Romon kaj aliajn ekleziajn havaĵojn, se tion oni ne faris laŭ volonta interkonsento. Rimarkinde, kun la escepto de Romo, kaj supozeble de la eblo ĉe Vatikano, neniu katolika usona piloto aŭ avianaro malakceptis mision en la Germani-okupaciita Italio. La Britoj neengaĝiĝe diris, ke "ili bombardos Romon kiam la neceso de la milito postulu tion".[26] Decembre 1942, la brita sendito sugestis al la Sankta Seĝo ke Romo estu deklarita "malferma urbo", sugesto, kiun la Sankta Seĝo atentis pli serioze ol probable faris la Britoj, kiuj fakte ne deziris, ke Romo estu malferma urbo, sed Mussolini malakceptis la sugeston kiam la Sankta Seĝo proponis ĝin al li. Ĉiuoakze, en konekto kun la Aliancana invado de Sicilio, 500 usonaj aviadiloj bombardis Romon la 19an de Julio 1943, cele ĉefe al la fervoja kerno. Ĉirkaŭ 1 500 perosnoj mortis. Pio la 12-a, kiu estis priskribita en la antaŭa monato kiel "ege priokupita" pro la ebla bombado, vidis la sekvon. Alia atako okazis la 13an de Aŭgusto 1943, post Mussolini kaj la faŝista reĝimo en Italio estis elpostenigitaj.[27] La sekvan tagon, la nova registaro deklaris Romon malferma urbo, konsultinte la Sanktan Seĝon pri la vortumado de la deklaro, sed la Britoj estis decidintaj, ke ili neniam agnoskos Romon kiel malferma urbo.[28]

Postmilita historio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la Placo Sankta Petro el la pinto de la kupolo de Michelangelo.

Pio la 12-a estis reteninta sin el kreado de kardinaloj dum la milito. Je la fino de la Dua Mondmilito, estis kelkaj gravaj vakantoj: nome Ŝtatsekretario, Kamerlengo, Apostola Kanzeliero kaj Prefekto por la Kongregacio de Religiuloj inter ili.[29] Pio la 12-a kreis 32 kardinalojn komence de 1946, anoncinte sian intencon fari tion en sia antaŭa Kristnaska diskurso.

La Papa Militarmeo, escepte ĉe la Svisa Gvardio, estis dismuntita laŭ deziro de la papo Paŭlo la 6-a, esprimita per letero de la 14a de Septembro 1970.[30] La Ĝendarmaro estis transformita en civilan policon kaj porsekureca forto.

En 1984, nova Konkordato inter la Sankta Seĝo kaj Italio modifis kelkajn establojn de la antaŭa traktato, inklude la situacion de la Katolika Kristranismo kiel la Italia ŝtata religio, posteno havigita fakte per statuto de la iama Regno Sardinio de 1848.[23]

La konstruado en 1995 de nova gatejo, nome Domus Sanctae Marthae (Domo de Sankta Marta), apude al la Baziliko Sankta Petro ricevis fortajn kritikojn de italaj konservismaj grupoj, apogitaj de italaj politikistoj. Ili plendis, ke la nova konstruaĵo blokas vidojn de la Baziliko el la najbaraj italaj loĝejoj.[31] Dum ioma tempo tiuj planoj malbonigis la rilatojn inter Vatikano kaj la Italia registaro. La estro de la Vatikana Departemento de Teknikaj Servoj akre malakceptis defiojn al la rajtoj de la Vatikanurba Ŝtato konstrui ene de siaj limoj.[31]

John R. Morss skribis en sia gazeto pri internacia juro nome European Journal of International Law ke laŭ la terminoj de la Laterana Traktato, la statuso de Vatikanurbo kiel suverena ŝtato, kaj la statuso de la papo kiel ŝtatestro, estas problemiga, konsiderante la specifecon de tia ŝtato.[32]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la Vatikano,
foto de la fratoj D'Alessandri

La Vatikano estas teokrata ŝtato. La papo disponas absolutan potencon (ekzekutivan, leĝdonan kaj justican). La ekzekutiva potenco estas delegita al guberniestro, kiu estas ankaŭ diplomata reprezentanto. Papa komisio de kvin ĝis sep kardinaloj ricevas delegitecon por la leĝdona potenco. La institucioj de la Vatikano havas konstitucion, kies unua versio estis verkita de Pio la 11-a en la periodo de la Lateranaj Traktatoj. Nuntempe la Vatikanon regas la fundamenta leĝo de la 22-a de februaro 2001. Ĝiaj leĝoj estas konservitaj en la Acta Apostolicae Sedis.

La ŝtatformo estas elektita monarkio, tio estas ke la ŝtatestro estas elektita kaj enposteniĝas ĝis sia morto, krom abdiko.

La vatikana civitaneco ne esprimas nacian apartenecon. Ĝi estas ligita al funkcio en la Vatikano aŭ ĉe la Apostola Seĝo. Tial ĝi ĉiam aldoniĝas al nacia civitaneco. Kiam ĉesas la funkcioj, ĉesas ankaŭ la vatikana civitaneco. La civitaneco estas ankaŭ donita al la edzo aŭ edzino kaj al la familio (gepatroj, gefiloj kaj gefratoj) de oficisto de la Vatikano. Knaboj perdas la profiton de la civitaneco kiam ili estas 25-jaraĝaj, knabinoj kiam ili edziniĝas.

La ŝtato Vatikanurbo kaj la Apostola Seĝo estas proksime ligitaj, sed malsamaj internacijuraj subjektoj. La Vatikanurbo, kvankam suverena ŝtato, ne havas diplomatajn rilatojn kun iu alia ŝtato, sed lasas tion al la Apostola Seĝo, registara organo de la katolika eklezio. Tiu disponas pri seĝo de nemembro observanta ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Vatikanurbo estas la ununura komplete suverena ŝtato, kiu ne estas membro de UN.

La Vatikano esprimis sian deziron aliĝi al la regiono de Schengen.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Palaco de la registaro

En 2002, la deficito de la Vatikano atingis 13,5 milionoj da eŭroj por 216 milionoj da enspezoj. La elspezoj estas ĉefe la salajroj de la 2.600 dungitoj (inter kiuj estas ĉirkaŭ 750 sacerdotoj).

Krom turismaj enspezoj la eldono de poŝtmarkoj kaj de moneroj ŝatataj de kolektantoj kaj la vendado de publikaĵoj, enspezoj devenas de investoj financaj (32 milionoj da eŭroj de kromvaloro en 2002) kaj konstruaĵaj (12,9 milionoj da eŭroj).

Alia financa enspezo estas la Petra pfenigo, kiu atingis 50 milionojn da eŭroj en 2002, eĉ se nur parto de tiu sumo aliĝas al la buĝeto de la Vatikano. Ĝia deveno originas en la 8-a jarcento, kiam la anglosaksoj eksendis jaran sumon al la papo. Tiu uzo poste disvastiĝis al aliaj eŭropaj landoj kaj estis rekonata oficiale de la papo Pio la 9-a la 5-an de aŭgusto 1871 en la encikliko Sæpe venerabilis.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kiel seĝo de katolikismo la Vatikano havas tre gravan kulturan influon. Ĝi ankaŭ havas mem kulturan agadon, kiel ekzemple radio stacio, kiu elsendas en pluraj lingvoj.

La dek unu muzeoj de la Vatikano posedas ne nur riĉajn artokolektojn sanktajn kaj laikajn, sed ankaŭ antikvaĵojn etruskajn kaj egiptajn kaj verkojn de pentristoj, interalie de Mikelanĝelo. Ili estis fonditaj de Klemento la 14-a en la 18-a jarcento.

Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj de Vatikanurbo estas:[33]

Kronologio de Vatikano dum la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pio la 12-a kaj Holokaŭsto.

1939

1940

1941

  • Pola ambasadoro ĉe Vatikano turnis sin al la Apostola Seĝo pri interveno ĉe generalo Francisco Franco por liberigi polajn rifuĝintojn de internigejoj

1942

  • 27.08. Ambasadoro de Pollando en Vatikano metis noton pri manko de publika kondamno de germanaj krimoj kontraŭ polaj civitanoj flanke de la papo
  • 14.09. Restanta en Londono episkopo Karol Radoński sendis leteron al papo Pio la 12-a pri tio, ke li ne parolas pri germanaj krimoj en okupata Pollando
  • 10.10. Vatikano deklaris ke momente ĝi ne estas certa pri tio, ĉu informoj de Pollando pri ekstermo de judoj estas fidindaj

1944

  • 30.08. "Osservatore Romano" skribis: De la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto soveta armeo okupis 3150 lokojn, el kiuj 1740 en Baltaj landoj kaj 820 en Pollando. Kaj Varsovio? (...) Dume bruliĝas nur Varsovio; "Times" aperigis laŭvican korespondaĵon de John Ward de batalanta Varsovio; Varsovio travivas totalan militon. Dum la lastaj 24 horoj preskaŭ ĉiu strato de la urbo estis batalkampo. Malamikaj flamĵetiloj, artilerio kaj aviado detruas konstruaĵojn kaj semas la morton. Preskaŭ la tuta loĝantaro partoprenas en ĉiaj publikaj laboroj. Miloj da homoj estis mobilizitaj al estingo de incendioj, kiuj furiozas en multaj partoj de la urbo tage kaj nokte. Aliaj miloj purigas stratojn de rubaĵoj, kiuj estas en la manoj de Pola Enlanda Armeo
  • 4.11. Radio Vatikana disaŭdigis paroladon de pola kardinalo;

Vatikano kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Vatican City". Encyclopedia Britannica. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2015. Alirita la 18an de Majo 2021.
  2. "Vatican country profile". BBC News. 2018. Arkivita el la originalo la 25an de Aŭgusto 2018. Alirita la 24an de Aŭgusto 2018.
  3. "Europe :: Holy See (Vatican City) — The World Factbook - Central Intelligence Agency". www.cia.gov. 22a de Septembro 2021. Arkivita el la originalo la 26an de Januaro 2022. Alirita la 25an de Januaro 2021.
  4. "Catholics increasing worldwide, reaching 1.329 billion". AsiaNews. 26a de Marto 2020. Arkivita el la originalo la 14an de Aprilo 2021. Alirita la 9an de Marto 2021.
  5. "Preamble of the Lateran Treaty" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) la 10an de Oktobro 2017. Alirita la 21an de Julio 2014.
  6. "Text of the Lateran Treaty of 1929". Arkivita el la originalo la 25an de Februaro 2021. Alirita la 3an de Aŭgusto 2020.
  7. 7,0 7,1 "Europe :: Holy See (Vatican City) — The World Factbook - Central Intelligence Agency". www.cia.gov. 22a de Septembro 2021. Arkivita el la originalo la 26an de Januaro 2022. Alirita la 25an de Januaro 2021.
  8. "Vatican City". Catholic-Pages.com. Arkivita el la originalo la 22an de Marto 2019. Alirita la 12an de Aŭgusto 2013.
  9. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 208.
  10. Azorín, samloke.
  11. La Calendario Atlante De Agostini listigis la areon de Vatikanurbo kiel 44 ha en sia eldono de 1930 (Calendario Atlante De Agostini. Arkivita la 3an de Junio 2020 ĉe Wayback Machine, 1930, p. 99. (en itala)), sed korektis ĝin al 49 ha en sia eldono de 1945–1946 (Calendario Atlante De Agostini. Arkivita la 3an de Junio 2020 ĉe Wayback Machine, 1945–1946, p. 128. (en itala)). La cifero de 44 ha estas ankoraŭ amplekse citita de multaj fontoj spite sian neakuratecon.
  12. "Popolazione" (en itala). Vatikanurbo. 26a de Junio 2023. Alirita la 16an de Aŭgusto 2023.
  13. Liverani 2016, p. 21
  14. "Holy See (Vatican City)" (in en), The World Factbook (Central Intelligence Agency), 2022-12-28, https://www.cia.gov/the-world-factbook/countries/holy-see-vatican-city/, retrieved 2023-01-04 
  15. Laterana Traktato de 1929, Artikolo 3a
  16. 16,0 16,1 Patti Lateranensi. vatican.va. Arkivita el la originalo je 19a de Januaro 2021. Alirita 6a de Novembro 2013.
  17. 17,0 17,1 Laterana Traktato de 1929, Artikoloj 13–16
  18. Useful Information. Alirita 2023-01-04.
  19. Wetterau, Bruce. (1994) World History: A Dictionary of Important People, Places, and Events, from Ancient Times to the Present. New York: Henry Holt & Co.. ISBN 978-0805023503.
  20. Preamble of the Lateran Treaty. Arkivita el la originalo je 10a de Oktobro 2017. Alirita 21a de Julio 2014.
  21. "Text of the Lateran Treaty of 1929". Arkivita el la originalo la 25an de Februaro 2021. Alirita la 3an de Aŭgusto 2020.
  22. Patti lateranensi, 11 febbraio 1929 - Segreteria di Stato, card. Pietro Gasparri. Arkivita el la originalo je 19a de Januaro 2021. Alirita 5a de Aprilo 2020.
  23. 23,0 23,1 Patti lateranensi, 11 febbraio 1929 – Segreteria di Stato, card. Pietro Gasparri. vatican.va. Arkivita el la originalo je 19a de Januaro 2021. Alirita 5a de Aprilo 2020.
  24. Rome. Ushmm.org. Arkivita el la originalo je 15a de Decembro 2013. Alirita 12a de Decembro 2013.
  25. 25,0 25,1 Chadwick, 1988, pp. 222–232
  26. Chadwick, 1988, pp. 232–236
  27. Chadwick, 1988, pp. 236–244
  28. Chadwick, 1988, pp. 244–245
  29. Chadwick 1988, p. 304
  30. "Vatican City Today". Vatikanurba Registaro. Arkivita el la originalo la 11an de Decembro 2007. Alirita la 28an de Novembro 2007.
  31. 31,0 31,1 Thavis, John. (2013) The Vatican Diaries: A Behind-the-Scenes Look at the Power, Personalities and Politics at the Heart of the Catholic Church. NY: Viking, p. [htt://archive.org/details/vaticandiariesbe0000thav/e/121 121–122]. ISBN 978-0-670-02671-5.
  32. (2015) “The International Legal Status of the Vatican/Holy See Complex”, European Journal of International Law 26 (4), p. 927. doi:10.1093/ejil/chv062. Alirita 6a de Februaro 2021.. 
  33. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-07. Alirita 2010-09-03.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chadwick, Owen (1988). Britain and the Vatican During the Second World War. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-36825-4.
  • Liverani, Paolo (2016). "Un destino di marginalità: storia e topografia dell'area vaticana nell'antichità". En Claudio Parisi Presicce; Laura Petacco (eld.). La Spina: dall’Agro vaticano a via della Conciliazione (itallingva). Romo. ISBN 978-88-492-3320-9.
  • Kent, Peter C. (2002). The Lonely Cold War of Pope Pius XII: The Catholic Church and the Division of Europe, 1943–1950. Montreal: McGill-Queen's University Press. ISBN 978-0-7735-2326-5.
  • Morley, John F. (1980). Vatican Diplomacy and the Jews During the Holocaust, 1939–1943. New York: Ktav Pub. House. ISBN 978-0-87068-701-3.
  • Nichols, Fiona (2006). Rome and the Vatican. London: New Holland. pp. 85–96. ISBN 978-1-84537-500-3.
  • Petacco, Laura (2016). "La Meta Romuli e il Terebinthus Neronis". En Claudio Parisi Presicce; Laura Petacco (eld.). La Spina: dall’Agro vaticano a via della Conciliazione (itallingva). Romo. ISBN 978-88-492-3320-9.
  • Ricci, Corrado; Begni, Ernesto (2003) [1914]. The Vatican: Its History, Its Treasures. Kessinger Publishing. ISBN 978-0-7661-3941-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vatican City en la angla Vikipedio.