Vaumarcus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vaumarcus (stacidomo).
Vaumarcus
Blazono de Vaumarcus
Blazono de Vaumarcus
Blazono de Vaumarcus
Vaumarcus
Vaumarcus
Vaumarcus, centro kun kastelo
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 52′ 40″ N 6° 45′ 15″ O / 46.87778 °N, 6.75417 °O / 46.87778; 6.75417 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 40″ N 6° 45′ 15″ O / 46.87778 °N, 6.75417 °O / 46.87778; 6.75417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 265
Areo 1,78 km²
Alteco 447 m super marnivelo
Poŝtkodo 2028
Komunumkodo 6415
Mapo de Vaumarcus
Mapo de Vaumarcus
Mapo de Vaumarcus
vdr

Vaumarcus (iama germana nomo Famergü) estas politika komunumo en la distrikto Boudry de la kantono Neŭŝatelo en Svislando. De 1875 ĝis 1966 la oficiala nomo de la komunumo estis "Vaumarcus-Vernéaz".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vaumarcus situas je 447 m super marnivelo, 18,2 km sudokcidente de la kantona ĉefurbo Neŭŝatelo. La plej proksima urbeto estas Yverdon, 14,2 km en la sudokcidento. La komunumo situas je la suda rando de la Ĵuraso, proksime de la bordo de la Lago de Neŭŝatelo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Vaumarcus havis 228 loĝantojn fine de 2007, respektive 265 finde de 2010, kaj pro tio apartenas al la malgrandaj komunumoj de la kantono Neŭŝatelo. 93,2 % de la loĝantoj estas franc-parolantaj, 3.7 % germanparolantaj und 2.1 % italparolantaj (stato 2000). De 1970 (140 loĝantoj) la loĝantaro rimarkeble pligrandiĝis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de la vilaĝo okazis en 1194 je la nomo "Vallis Margult", 1228 troveblas la nomo "Valmarcuel". "Margult" probable estas ligita al la ĝermana persona nomo "Markold" aŭ "Markwald". La historio de la vilaĝo estas proksime ligita al tiu de la kastelo Vaumarcus, menciita jam en 1285. En 1308 la grafoj de Neŭŝatelo akiris la malbone vartitan kastelon kaj riparis ĝin. En 1476, post la batalo ĉe Grandson, oni bruldetruis la kastelon.

De 1648 Neŭŝatelo estis princlando kaj de 1707 ligita kun la reĝlando Prusio per persona unio. En 1806 la teritorio estis cedita al Francujo sub Napoleono I-a kaj en 1815 pro la Viena Kongreso fariĝis parto de la Svisa Konfederacio. Ĝis 1848 la reĝoj de Prusujo tamen restis ankaŭ la princoj de Neŭŝatelo.

En 1875 la ĝis tiam memstara komunumo Vernéaz estis kunigita kun Vaumarcus al la komunumo Vaumarcus-Vernéaz. En 1966 la komunumo reprenis la malnovan nomon Vaumarcus.[1]

Esperanto en Vaumarcus[redakti | redakti fonton]

En 1901 Jean Borel, Esperanto-pioniro en Svislando kaj la Germana Regno, lernis Esperanton en Vaumarcus.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]