Telerlavilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vazlavilo)
Telerlavilo.

Telerlavilo, aŭ vazlavilovazlavmaŝino[1], estas maŝino por lavi telerojn kaj aliajn ujojn kaj manĝilojn. Telerlaviloj troviĝas en ĉiaj kuirejoj, en propraj hejmoj, restoracioj, hoteloj, ktp.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Telerlavilo uzas cirkuladon de varma akvo (55-65 gradoj celsiaj) kaj tre efikajn detergantojn (plej ofte tre alkalaj kaj nekontaktendaj kun haŭto) por pli efike purigi la lavendaĵojn. Telerlavilo ŝprucigas akvon sur la telerojn: je la komenco akvon kun deterganto, kaj la fino puran akvon por forlavi la deterganton kaj restaĵojn. Multaj havas ankaŭ varmigajn elementojn por sekigi la enajn objektojn post ilia lavado.

Hejma telerlavilo havas unu aŭ pliajn bretojn elpreneblajn, sur kiujn oni metas la lavendaĵojn. Fabrikitaj el plasto aŭ metalo, ili kutime estas fasonitaj por povi enhavi la plej grandan nombron da objektoj: teleroj apogitaj sur vertikalaj apogiloj, glasoj sur starigiloj, ktp. Ili ankaŭ havas filtrilojn, kiuj retenas la plej grandajn restaĵojn, kaj kiujn oni purigu periode. En la plej novaj modeloj, oni anstataŭas ĉi tiun filtrilon per pistilo aŭ muelilo, tra kiu la maŝino lasas la akvon flui, tiel ke estas forigitaj la manĝaĵrestaĵoj sen devi purigi la filtrilon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]