Vedi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vedi
urbo en Armenio • urbotipa setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 600  (2010) [+]
Loĝdenso 2 429 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 44° 44′ O (mapo)39.9144.73Koordinatoj: 39° 55′ N, 44° 44′ O (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Areo 5,6 km² ( 560 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Vedi (Armenio)
Vedi (Armenio)
DEC
Vedi
Vedi
Situo de Vedi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vedi [+]
vdr

Vedi (armene: Վեդի; ankaŭ Bijuk-Vedi) estas urbo situanta en Ararato (provinco) de Armenio. Ĝo situas ĉe la valo de la rivero Vedi. En Vedi troviĝas unu el la plej grandaj fabrikejoj de alkoholo kaj vino. En la jaro 2008 ĝi havis 13,242 loĝantojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Vedi devenas de la araba vorto wadi (arabe: وادي), kiu signifas valo. Ĝi eble estis enmetita en la armenan per la persa lingvo. La urbo estis foje konata kiel Verin Vedi (AltaVedi en la armena). Ĝi estis oficiale renomita Vedi en 1946.

Historio[redakti | redakti fonton]

Memorejo de la Armena Genocido starigita en Vedi en 1977

La teritorio de Vedi estas loĝita ekde la Urarta periodo. Tamen la nomo Vedi unue estis menciita dum la 13-a jarcento fare de historiisto Stepanos Orbeljan en sia libro Historio de la Provinco Sjuniko[1].

Vedi estis sufiĉe granda setlejo ĝis la 17-a jarcento. Komence de la 19-a jarcento, ĝi havis ĉirkaŭ 250 familiojn kun 95% plimulto de kaŭkazaj tataroj (nuntempe konataj kiel azerioj) kaj 5% da armenoj.

Post la Rusa-Persa Milito de 1826–1828 kaj la subskribo de la Traktato de Turkmenĉajo inter kaĝara Irano kaj la Rusa Imperio en 1828, Vedi fariĝis parto de Imperia Rusio. Dum la 1830-aj jaroj, ĉirkaŭ 500 armenoj rajtis translokiĝi de la persa urbo Maku al Vedi. En 1849, la setlejo iĝis parto de la Erevana Gubernio de la Rusa Imperio[2].

Dum la dua jardeko de la 20-a jarcento, multaj okcident-armenaj familioj de la otomanaj urboj Van, Ŝataĥ kaj Muş migris al Vedi, evitante la Armenan Genocidon.

En 1918, Vedi fariĝis aparta gavar (administra distrikto) ene de la sendependa respubliko Armenio.

Post la sovetiĝo de Armenio, Vedi iĝis la parto de la lastatempe formita Vedi rajono en 1930. En 1946, la setlejo estis oficiale renomita nur Vedi. Dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, armena loĝantaro plimultiĝis en Vedi, per nova ondo de transloĝigitaj familioj de la regionoj Sisian, Jeghegnadzor kaj Martuni. En 1963, Vedi ricevis la statuson de urbotipa setlejo. En 1968, la Vedi-rajono estis renomita Ararat-rajono .

Post la sendependeco de Armenio, Vedi ricevis la statuson de urbo laŭ la administraj reformoj de 1995.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vedi situas ĉirkaŭ 35 km sude de la ĉefurbo Erevano, sur la dekstra bordo de rivero Vedi, ĉe la orienta parto de la fekunda Ararat-ebenaĵo. La urbo havas mezan altecon de 900 metroj super la marnivelo. La duondezerto de Goravan formas naturan limon sude de la urbo, dum la montoj Urco formas la naturajn limojn de Vedi de la nordo.

La klimato de Vedi estas karakterizita per ekstreme malvarmaj kaj neĝaj vintroj. La temperaturo povus atingi ĝis -32 °C dum la monato decembro. Somero estas relative varma en Vedi etendiĝanta inter majo kaj oktobro, kun averaĝa temperaturo de 25 °C. Meza pluvado estas ĉirkaŭ 225 mm ĉiujare.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La simbolo de Vedi en la nordorienta enirejo de la urbo, konstruita en 1986

Kun la persa okupado de orienta Armenio komence de la 16-a jarcento, kaŭkazaj tataroj estis transloĝigitaj kun multaj en la armenaj setlejoj. Post la rusa okupado en 1828, armenaj migrantoj de Maku alvenis en Vedi. Okcidentaj armenaj familioj de Van, Ŝataĥ kaj Muŝ estis transloĝigitaj en Vedi kiel rezulto de la Armena genocido. Tamen, Vedi restis loĝloko kun plimulto de kaŭkazaj tataroj ĝis la 1940-aj jaroj kiam armenoj de Sisian, Jeghegnadzor kaj Martuni estis transloĝigitaj en la urbo. Tiel, Vedi estas konsiderata tre diversa urbo laŭ la kultura kaj regiona fono de ĝiaj civitanoj.

Nuntempe, Vedi estas preskaŭ tute loĝata de armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La preĝejo Sankta Dipatrino de la urbo malfermita en 2000, estas sub la jurisdikcio de la Ararata Pontifika Diocezo kun sidejo en Erevano.

Jen la demografia templinio de Vedi ekde 1831:

Jaro 1831 1897 1937 1959 1970 1989 2001 2011 2016
Loĝantaro 1,244 2.798 2.830 3.581 6.165 10.757 12,963 11,384 10.600

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Dipatrino de Vedi.

La doma kulturo en Vedi estis malfermita dum la 1930-aj jaroj. En 2013, nova palaco estis konstruita enhavante la teatron de la urbo kaj aliajn kulturajn fakultatojn. La domo havas sian teatran grupon (fonditan en 1950), popolan instrumentan ensemblon (1977), dancan grupon, kornan orkestron kaj infanan orkestron. Dum someroj, la kulturdomo organizas la muzikan festivalon de Vedi ĉe la subĉiela amfiteatro de la centra parko de la urbo.

La publika biblioteko Parujr Sevak de Vedi funkcias ekde 1935. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 58.000 librojn. La urbo ankaŭ havas sian muzikan lernejon kaj artan lernejon.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Kulturdomo de Vedi

Vedi situas 7 km oriente de la armena Aŭtovojo M-2. La regiona vojo H-10 ligas la urbon kun la aŭtovojo. La H-10 etendiĝas plu sudoriente ĝis la provinco Vajoco-Dzoro.

Vedi estas ligita kun la ĉefurbo Erevano per regulaj aŭtobusaj ĉiutagaj vojaĝoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vedi kaj la ĉirkaŭaj teritorioj estas ĉefa centro por agrikulturaj kaj laktaĵoj en Armenio. Plej multaj civitanoj ĉefe okupiĝas pri agrikulturaj agadoj. Ĉefaj kultivaĵoj estas vinbero kaj abrikoto. Hejmfarita vino estas tre ofta en Vedi.

La VediAlco fondita en 1956, estas inter la elstaraj vinaj kaj brandaj produktantoj en Armenio. Ĝi estas rimarkinda pro sia duon-dolĉa vino de Vernaŝen.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Biblioteko de Vedi.

Vedi estas hejmo 1 biblioteko, 2 bazlernejoj, 1 mezlernejo, kaj 4 antaŭlernejaj infanĝardenoj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Kiel plej multaj regionoj en Armenio, futbalo estas la plej populara sporto en Vedi. Urba sportlernejo funkcias ene de la teritorio de la urba centra parko de la urbo kun futbala trejnejo, naĝejo, endoma sportejo kaj aliaj instalaĵoj.

Famaj homoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]