Saltu al enhavo

Veena Malik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veena Malik
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1984 (1984-02-26) (41-jaraĝa)
en Rawalpindi
Lingvoj hindiaurduo
Loĝloko Dubajo
Ŝtataneco Pakistano Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Amkunulo Umar Farooq Zahoor (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo modelo
kantisto
fotomodelo
prezentisto
aktoro
televida prezentisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Veena Malik (urdue: وينا ملک, naskiĝis kiel Zahida Malik) estas pakistana aktorino, manekeno kaj komediistino. Dum interspaco de dek jaroj, ŝi laboris kun novaĵ-stacioj kaj en filmoj, rikoltante laŭdojn kaj agnoskon por ŝiaj prezentoj. Malik poste establis sin kiel plej elstara aktorino de la urdua kinejo. Ŝi ankaŭ estas konata pro siaj diversaj sociaj roloj, plej precipe kiel reprezentanto de la Monda Organizaĵo pri Sano.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Veena Malik naskiĝis en Rawalpindi en la provinco de Panĝabo, kiel filino de Ali Malik, kaj lia edzino, Zeenat Malik. Ŝia patro, iama pakistana armea soldato, estis komence kontraŭ ŝia aktorineco. Ŝi havas BA en sociologio, psikologio kaj la persa.

Antaŭ komenci ŝian karieron kiel aktorino, Malik agadis kiel komikulo por pluraj televidaj spektakloj kaj serioj. Ŝia filma debuto okazis kun Shaan kaj Zara Sheikh en Tere Pyar Mein de Askari (2000).