Viñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vega de Nuez)
Viñas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49517
Demografio
Loĝantaro 158  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 6° 28′ U (mapo)41.773333333333-6.4713888888889Koordinatoj: 41° 46′ N, 6° 28′ U (mapo) [+]
Alto 778 m [+]
Areo 40,02 km² (4 002 ha) [+]
Viñas (Provinco Zamoro)
Viñas (Provinco Zamoro)
DEC
Viñas
Viñas
Situo de Viñas
Viñas (Hispanio)
Viñas (Hispanio)
DEC
Viñas
Viñas
Situo de Viñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viñas [+]
vdr

Viñas [BInjas] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Viñas estas etimologie tradukebla al Vitejoj. La municipa teritorio estas inter la montaroj Culebra kaj Tras Os Montes.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ribas, San Blas, Vega de Nuez kaj Viñas, okupas totalan areon de 40,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 159 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 78 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]