Burón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vegacerneja)
Burón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24994
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 294  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 1′ N, 5° 3′ U (mapo)43.023333333333-5.0511111111111Koordinatoj: 43° 1′ N, 5° 3′ U (mapo) [+]
Alto 1 092 m [+]
Areo 157,72 km² (15 772 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Burón (Provinco Leono)
Burón (Provinco Leono)
DEC
Burón
Burón
Situo de Burón
Burón (Hispanio)
Burón (Hispanio)
DEC
Burón
Burón
Situo de Burón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Burón [+]
vdr

Burón [buRON] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco kaj en la tradicia areo Valdeburón, en la Regiona Parko Montaña de Riaño kaj Mampodre.

Burón estas sude de la municipo, inter la municipoj Acebedo kaj Riaño, borde de la Akvorezervejo de Riaño. La vilaĝo estas de aspekto komplete rura; inter ties plej elstaraj kontruaĵoj estas la preĝejo kaj la iama bazlernejo, kiu estas la aktuala urbodomo. Ambaŭ konstruaĵoj estis savitaj el la akvo de la Akvorezervejo de Riaño en 1987 kaj rekonstruitaj en ties aktuala loko. La cetero de la vilaĝo estis preskaŭ tute detruita somere de 1987 kun la najbaraj loĝlokoj Huelde, Éscaro, La Puerta, Anciles, Riaño, Salio, Pedrosa del Rey kaj Vegacerneja almenaŭ parte. Ties ekonomio estas bazata preskaŭ komplete ĉefe sur turismo kaj gastado.

Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Vegacerneja.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Burón, Casasuertes, Cuénabres, Lario, Polvoredo, Retuerto kaj Vegacerneja, okupas totalan areon de 157,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 294 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 109 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun la valoj Mirva, Rabanal kaj San Pelayo kaj fluas la rivero Esla. Ĝi estas ĉe la fino de la Akvorezervejo de Riaño, nur malmultajn metrojn super 1100 msm, kio savis ĝin parte de la inundo, dum la plej parto de la tradicia domaro estis detruita pro la decidoj de la socialista registaro de 1987.

Estas grava montara faŭno, inter kiu menciindas ursoj, lupoj, urogaloj. lutroj, trutoj, same kiel pri la flaŭro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. En la 15-a jarcento disvolviĝis komuna asocio inter la brutobredistaj loĝlokoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]