Veganz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veganz
manĝbutiko • negocosuperbazarobutikĉeno vd
Dum 2011 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Berlino
Lando Germanio
Estr(ar)o Jan Bredack
Dungitoj 190
TTT Oficiala retejo
vdr
Veganz en Berlino, la unua vegana superbazaro en Eŭropo.

Veganz estas la unua vegana superbazara ĉeno en Eŭropo. La firmao funkcias kiel vegana pograndisto, kun sia propra ĉeno de nutraĵvendejoj kiuj vendas ekskluzive veganajn produktojn. Ĝi estas unika en Eŭropo. Situanta en Germanio, la kompanio malfermis sian unuan vendejon en la berlina Prenzlauer Berg, en la somero de 2011, kun 250 kvadrataj metroj da spaco.

Ĉe julio 2017, Veganz havis kvin filiojn, tri en Berlino, unu en Vieno, kaj unu en Prago. En 2014 Veganz sciigis planojn malfermi sian usonan butikon, en Portlando, Oregono. Ĉi tiu projekto estis prokrastita ĝis 2017. Veganz planas malfermi ĉefsidejon en Portlando en majo 2016 por pogranda distribuo de produktoj Veganz en Usono.

La pogranda agado de la Veganz-grupo pliiĝis eminente ekde la komenco de 2014. En centoj da podetala nutraĵvendejo de la plej grandaj germanaj ĉenoj (inkluzive de Edeka, dm-drogerie markt, Kaiser's/Tengelmann, Globus, kaj Metro) la vastiĝo de iliaj butik-en-butika koncepto sukcesis.

La ĉeno estis fondita en 2011, de Jan Bredack, vegano kaj iama altranga direktoro de Mercedes Benz. La kompania devizo estas "Wir lieben Leben" (ni amas la vivon).