Vegeta periodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Vegeta periodo, kreskosezono, kreskotempokreskoperiodo estas la ritme ripetata parto de la jaro, dum kiu la plantoj aktive kreskas kaj evoluiĝas. La resto de la jaro estas la fazo de la dormiĝo-periodo, kaj ambaŭ kune nomiĝas vegeta ciklo.

La esprimo[redakti | redakti fonton]

La vegeta periodo etendiĝas

La resto de la jaro, dum kiu la planto ne kreskas nomiĝas vegeta dormiĝo, dormiĝperido, kiu similas al la vintra dormiĝo de bestoj, ĉe kelkaj specioj ankaŭ la somera dormiĝo aŭ seksezona dormiĝo. La tuto de la jara ripetatantaj kreskofazoj de planto nomiĝas vegeta ciklo.

Temperaturo kaj vegeta periodo[redakti | redakti fonton]

nombro de la vegetaj tagoj Tmed>+5 °C (< 180 ĝis > 220, Polujo)
Meza plej malalta temperaturo, vintrorezisteco-zonoj laŭ USDA (Usono) – vera klimata zono laŭ la plej malalta temperaturo

Kiel teknika valoro por la limigado de la vageta kaj dormiĝa zono ofte estas la sojla temperaturo de +5 °C, sub tiu temperaturo plantoj normalokaze finas kreski. Tago kun tagmeza temperaturo super 5 °C nomiĝas vegeta tago. La kvanto de tagoj estas la vegeta tempo. Estas en la mezaj latitudoj ofte ĉirkaŭ 200 tagoj.

Tiu nombro estas entute ne antaŭvidita, ĉar oni ne konsideras la malsimilan varmobezonon de la diversaj specioj. Vintra cerealo povas jam kreski ekde +2,5 °C,[1] dum maizo nur kreskas ekde +6 °C.[2] kaj tipaj antaŭprintempaj floroj komencas jam ŝosi ĉe temperaturoj je minusaj gradoj.

En moderaj longitudoj la ĉefa vegeta periodo, dum kiu la plejparto de la plantoj asimiliĝas, egalas al meza temperaturo de pli ol +10 °C.[3]

Krome la vegeta periodo povas esti interrompita de varmego kaj sekeco. Ekzemple en la mediteranea regiono la vegeta tempo estas plejparte dum la tuta jaro, sed la sekaj regionoj limigas la vegetan tempon al la vintra duonjaro. En la tropikoj la vegeta periodo ne ligiĝas al la sezonoj, kiuj mankas ĉi-tie, sed ŝanĝiĝas laŭ la ritmo de la pluva kaj seka sezonoj, tial povas ekzisti po pluraj vegetaj periodoj por jaro.

Plantfiziologio[redakti | redakti fonton]

la en la mediteranea regiono kreskanta arba eŭforbio (Euphorbia dendroides) havas renversitan kreskoritmon. Ĝi velkas kaj finas kreski en printempo, kiam la akompananta vegetaĵaro vekiĝas el la dormiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • S.M.E. Groten & R.Ocatre: Monitoring the length of the growing season with NOAA, International Journal of Remote Sensing 23(14): 2797 - 2815, 2002

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus Waloszczyka: Einfluss von Lufttemperatur und Bestandesdichte auf das Wachstum von Winterweizen von Aufgang bis Vegetationsbeginn im Frühjahr. In: Archives of Agronomy and Soil Science, Volume 39, Issue 5, 1995, S. 379-387, COI:10.1080/03650349509365916.
  2. Bayerische Landesanstalt für Landwirtschaft: Mais-Reifeprognosemodell, nach Association générale des producteurs de maïs (AGPM) surbaze de specife difinitaj varmosumoj; ankaŭ kun limo de +30 °C kiel supra limo de la kreskoperiodo
  3. Sieghard Winkler: Einführung in die Pflanzenökologie. Gustav Fischer Verlag, Stuttgart u. New York 1980. S. 103.