Saltu al enhavo

Vegetarano (gazeto)

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vegetarano
revuo


vdr

Vegetarano. Jam de 1908 la „Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj“ eldonis specialajn cirkulerojn, kiuj fine fariĝis Vegetarano, eldonita de O. Bünemann en Milano. Pro la unua mondmilito povis nur ankoraŭ aperi 1-a n-ro de sept.-nov. 1914 en Milano kaj oni transdonis la red. al fraŭlino van Rees en Utrecht. De oktobro 1920 O. B. - tiam en Hamburg - reprenis la redaktadon kaj eldonadon. Ĝi regule aperis ĝis 1925 kaj en 1926 (9-a jaro) estis enpresata en „LiberoSofia). De januaro 1927 ĝis aprilo 1933 O. B. denove prenis sur sin la eldonon kaj poste donis ĝin al Jonescu Capatana en Bucuresti, 4-8 p. 29x23. #P. TARNOW.