Vegetativa reproduktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vegetativa plimultigado)
folistikaĵo ĉe kalanĥoo
Ribes sanguineum: lignostikaĵo kun radikoj

Vegetativa reproduktado, vegetativa multigadoneseksa reproduktado estas reproduktado per vegetativaj organoj aŭ partoj de la planto (ĉefe per modifiĝintaj plantaj organoj kiel tuberoj (terpomo), bulb(er)oj (ajlo)), do la kontraŭo de seksa reproduktado. La per vegeta reproduktado ekestantaj genetike egalaj idoj de patrinplanto estas nomataj klonoj. La vegetan reproduktadon oni nomas ankaŭ klonado

Avantaĝoj de vegeta reproduktado[redakti | redakti fonton]

Kompare al la genera reproduktado (reproduktado per semado) la neseksa reproduktado havas kelkajn avantaĝojn:

  • pli rapida evoluo de plantido
  • pli mallonga kultivtempo
  • unuecaj plantoj
  • ebligas la multigadon de plantoj, kiuj produktas malmultajn aŭ neniujn semojn (malfekundaj floroj)
  • ebligas multigadon de plantoj, kiuj ne estas genetike homogenaj.

Metodoj de la vegeta reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multegaj metodoj, kiuj estas uzataj precipe en hortikulturo.

Reproduktado ĉe la patrinplanto[redakti | redakti fonton]

etaj plantidoj ekkreskas ĉe la folirando de Kalanchoe daigremontiana.

Reproduktado for de la patrinplanto[redakti | redakti fonton]

Saintpaulia ionantha-Hybrida: folistikaĵo kun junaj plantidoj
hedera pelergonio (Pelargonium peltatum-Hybrida): pintstikaĵoj
  • Stikado estas la reproduktado de plantoj per juna branĉo, tigo aŭ folio detranĉita disde la reproduktota planto. Oni distingas stikaĵon de la tigopinto (pintstikaĵon), trunkpartan stikaĵon, tigpartan stikaĵon, folistikaĵon kaj radikstikaĵon. Tio uzatas ĉe multaj ornamplantoj. Pintstikajo estas la plej ofte uzata metodo ĉxe multaj hortikulturaj plantoj.
Yucca elephantipes: trunkparta stikaĵo kun elkreskaĵo
Monstera deliciosa: trunkparta stikaĵo
  • Lignostikaĵo estas stikaĵo de lignoplanto, kiu ne havas foliojn. Oni tranĉasen aŭtuno aŭ vintro tigoparton kiu ne plu havas foliojn kaj stikas ĝin en la teron. Dum la vintro kreskas radikoj. Tiu metodo estas ofta en arbokultivejoj ĉe falfoliaj lignoplantoj.

Meristema reproduktado[redakti | redakti fonton]

Speciala formo de la vegeta reproduktado estas la multigado de meristemaj ĉelgrupoj. Aliaj nomoj estas “In-vitro-reproduktado” aŭ “historeprduktado”. Pliajn detalojn vidu tie.