Saltu al enhavo

Vejhaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Vejhaj
Larĝa panoramo de Vejhaj
Vejhaj
duanivela urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 264200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 906 548  (2020) [+]
Loĝdenso 501 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 30′ N, 122° 6′ O (mapo)37.5122.1Koordinatoj: 37° 30′ N, 122° 6′ O (mapo) [+]
Areo 5796,98 km² ( 579 698 ha) [+]
Vejhaj (Ĉinio)
Vejhaj (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Vejhaj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Weihai [+]
v • d • r

Vejhaj, per simpligita ĉina skribo 威海, per pinjino Wēihǎi estas prefektujnivela milionurbo, signifa marhavena urbo en provinco Ŝandongo en Ĉina Popola Respubliko. Ĝia historia loknomo estis Vejhajvej (威海卫; Wēihǎiwèi) kun signifo "Potenca Mara Fortikaĵo".

Urbodomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektura loĝantaro estis 2 906 548 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La milionurbo situas laŭ la maro sur areo 5956 km² 44 metrojn super la marnivelo (sed varias la alteco inter 0-418 m), dum ĝi Vejhaj administras kvar distriktnivelajn dividojn. La urbon ĉirkaŭas maro sur tri flankoj, ĝian havenon protektas la insulo Liugong. Seulo troviĝas 430, ĉefurbo Pekino 564, Ŝanhajo 699 km laŭ . La malfermita Nord-Koreio same estas proksime.

Plej frue la areo estis loĝata de loka tribo, sed ĝi estis aneksita al Ĉinio en 567 antaŭ Kristo. Antaŭ la 14-a jarcento ĉi tie estis nur negrava fiŝkaptista vilaĝo. En 1398 oni konstruis fortikaĵon, kiu estis plene preta en 1403 kun muroj pli ol 3 km longajn en cirkonferenco. Baldaŭ la haveno estis la bazo por la floto. En 1895 la japanoj konkeris Vejhajvej, sed la britoj forprenis ĝin post 3 jaroj. La angla loknomo estis Port Edward. Ĉinio rericevis Vejhajvej en 1930, sed la insulo kun instalaĵoj estis luitaj reen al Britio ĝis 1940. Denove okazis japana regado inter 1938 kaj 1945, la brita areo ekde 1940. En 1949 jam kiel Vejhaj ĝi integriĝis al Ĉina Popola Respubliko.

La prefekturbo estas komerca haveno, grava fiŝkapta centro kaj bazo de la Ĉina Mararmeo kun kelkaj malpezaj industriaj fabrikoj. Pro sia proksimeco la loko ankaŭ havas grandan korean komercan komunumon kaj ricevas multajn koreajn turistojn. Vejhaj ankaŭ estas signifa produktada areo por arakidoj kaj fruktoj. La industrio havas lokon en pluraj industriaj zonoj.

Kampuso

Pluraj kampusoj funkcias en la prefekturbo.

Krom la kutimaj ĉinaj religioj tie estas la sidejo de romkatolika episkopejo.

Stacidomo

Vejhaj estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, krome internacia flughaveno, same haveno servas. Loke aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

La klimato estas norda modera kontinenta musona klimato. La jara averaĝa temperaturo estas 13 °C kaj varias inter 10-17 °C. Jare averaĝe pluvas 695 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ol du trionoj de la jara precipitaĵo okazas de junio ĝis septembro.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • varmaj fontoj
  • muzeo
Bildoj pri Vejhaj
Pordego de Feliĉo de la maro
Haveno
Havena konstruaĵo
Muzeo
Hotelo
Banko
Templo
  • malgranda planedo 207931 Weihai

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans