Vejkinsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vejkinsulo
FlagoBlazono
atoloinsula areo de UsonoNe-enkorpigitaj teritorioj [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj19° 18′ N, 166° 38′ O (mapo)19.3166.63333333333Koordinatoj: 19° 18′ N, 166° 38′ O (mapo)
- koordinatoj19° 18′ N, 166° 38′ O (mapo)19.3166.63333333333Koordinatoj: 19° 18′ N, 166° 38′ O (mapo) [+]
Plej alta punktonekonata valoro [+]
Plej malalta punktoPacifiko [+]
Areo7,1 km² (710 ha) [+]
Loĝantaro100 [+] (2017)
HorzonoUTC+12:00 [+]
Poŝtkodo96898 [+]

Vejkinsulo (Pacifika oceano)
Vejkinsulo (Pacifika oceano)
DEC
Map
Vejkinsulo
Vikimedia Komunejo:  Wake Island [+]
vdr
Mapo

Vejkinsulo (angle Wake Island) estas atolo en Nord-Pacifiko apartenanta al la Usonaj Malgrandaj Insuloj.

Pretendas ĝian posedon la respubliko Marŝala Insularo, kiu situas proksime (sude). La nomo de la insulo en la marŝala lingvo estas Eneen-Kio.

Ĝi estas vulkan-devena atolo kaj situas je du-triona distanco de Havajo al Marianinsuloj.

La maro dividas ĝin, precipe ĉe alta tajdo, en tri partojn, la V-forma Vejk-Insulo (striktasenca) kaj la plilongigaĵoj de ties brakoj, Vilks-Insulo (angle Wilkes Island, sude) kaj Pil-Insulo (Peale Island, norde).

Geografio[redakti | redakti fonton]

  • Koordinatoj: 19,3° N 166,6° E
  • Areo: 6,5 km²
  • Bordolongo: 19,3 km
  • Mara pretendo:
    • ekskluziva utiligo: 200 marmejloj = 370,4 km
    • teritoria suvereneco: 12 marmejloj = 22,2 km
  • pleja alto: 6 metroj super meza marnivelo, sennoma

Historio[redakti | redakti fonton]

Je la 20-a de oktobro 1568 hispana ekspedicio sub Álvaro DE MENDAÑA DE NEYRA trovis "malaltan nudan insulon de ĉirkaŭ 8 leŭgoj de periferio" kaj nomis ĝin laŭ Sankta Francisko (hispane San Francisco). En 1796 britoj ĝin vizitis kaj nomis laŭ kapitano William Wake. En 1841 la usona mar-armeo okaze de vizito nomis la du malpli grandajn insulojn laŭ Titian PEALE (civilulo) kaj leŭtenanto Charles WILKES.

Je la 17-a de januaro 1899 Usono aneksis la insulon.

En 1935 aviad-kompanio Pan American Airways konstruis aerodromon kaj vilaĝeton kiel bazon por flugoj inter Usono kaj Ĉinio; ĝi restis ĝis la unua japana aer-atako dum la Dua mondmilito.

Dum la milito Japanio konkeris la insulon kaj tenis ĝin ĝis la fino de la milito.

La aerodromo estas plu utiligata por armeaj flugoj kaj teknikaj krizoj; estas ĉirkaŭ 700 alteriĝoj jare. De 1974 Usono uzas la insulon kiel testejon por raketoj (kontraŭ-raketaj bataliloj, re-enatmosferiĝo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]