Vekiĝu!

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vekiĝu! estas revuo eldonita de la "societo Gardoturo", kiu apartenas al la atestantoj de Jehovo. Ekde januaro 2006 ĝi aperas ĉiumonate (antaŭe duonmonate). Post la "La Gardoturo", Vekiĝu! estas la plej populara periodaĵo de la atestantoj. Ĝi aperas en 225 lingvoj kun 93,300,000 ekzempleroj[1].

La unua titolo de la revuo estis "The Golden Age" (La Ora Aĝo) kaj aperis la 1-an de oktobro 1919. La revuo informas pri multaj sferoj de la homa vivo - ĝi estas kreita por la ekstera publiko. La 6-an de oktobro 1937 ĝi ricevis novan nomon "Consolation", pro la Dua Mondmilito, kaj la 22-an de aŭgusto 1946 ricevis la ĝisnunan titolon de Awake! (Vekiĝu!). Dum multaj jaroj ĝia eldonkvanto eĉ superis tiun de "La Gardoturo".

Artikoloj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

La revuo informis pri Esperanto la 23-an de novembro 1932 (p.108 en volumo), la 4-an de julio 1940 (p.27) kaj la 22-an de aŭgusto 1948 (p.20).

Referencoj[redakti | redakti fonton]