Veldado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inĝenierarto - Industrio - Tekniko - Maŝino - Parto de maŝino

Elektra veldado

Veldado signifas kunfikson de du (ofte metalaj) similaj pecoj, ardiginte ilin tiel, ke la junto fariĝas flueca, kaj poste kunforĝante ilin kiel unun aŭ samtempe almetante samspecan fanditan materialon en la junton. Uzebla metodo por aluminio, ŝtalo, kupro, nikelo, magnezio, ties alojoj kaj eĉ por varme formeblaj plastoj.

oftaj metodoj

  • forĝa veldado
  • elektra
  • gasa

veldodrato, veldomaŝino, lutado

Velditaj juntoj apartenas al nemalmunteblaj juntoj. Elementojn nititajn, elfanditajn, aŭ forĝitajn oni ofte anstataŭigas per velditaj konstruktoj. Velditaj konstruktoj estas simplaj kaj malmultekostaj. La veldjuntojn oni klasifikas je fandaj kaj premaj juntoj.

Fandaj veldoj - dum fanda veldado oni fandas la randan surfacon de velditaj partoj kaj oni kunfiksas ilin krome per fandita aldona metalo.

Specoj de fanda veldado:

  • veldado per flamo (flam-veldado),
  • veldado per elektra arko (ark-veldado),
  • veldado atoma
  • veldado per termito
  • fandverŝa veldado (fluveldado)

Laŭ profilo de la veldo aŭ laŭ aranĝo de la elementoj destinitaj per veldado oni klasifikas fandajn veldojn je tiuj ĉi specoj:

  • Borderita veldo ekestos per prifando de du aŭ tri maldikaj ladoj, kies randoj estas ortangule levitaj por la pli bona kontaktiĝo, kutime sen uzo de aldona metalo.
  • Obtuza veldo ekestas per veldado de elementoj en la interekstrema spaco. Laŭ formo de la interspaco oni distingas ĉi tiujn veldojn:
    • Veldo I estas aplikata el ladoj, kies randoj estas ortaj, nebevelitaj. Oni ĝin uzas por ladoj dikaj 2 ĝis 8 mm.
    • Veldo V por ladoj dikaj 4 ĝis 25 mm. Randoj de la ladoj estas bevelitaj V-forme. Oni veldas el unu flanko.
    • Veldo X estas esence duobla V-veldo, farita el ambaŭ flankoj. Oni ĉimaniere veldas ladojn dikajn 12 ĝis 30 mm. X-veldo ne kaŭzas tiajn deformiĝojn de la materialo kiel la V-veldo.
    • Veldo U estas oportuna por ladoj pli dikaj ol 25 mm. Avantaĝa ĝi estas pro sia pli malgranda profilo, sed malavantaĝa pro multekosta prilaboro de lado-randoj.
    • Veldo - duobla U (ofte signita UU aŭ X) oni uzas por veldado de ladoj pli dikaj ol 40 mm. Tiuj ĉi veldoj povas esti plataj, konveksaj aŭ konkavaj.
    • Duonajn veldojn simbolo 1/2V, 1/2 X, 1/2U, oni uzas tie, kie unu juntota rando ne estas prilaborebla (estas nealirebla).

Angula veldjunto estas konvena por veldado de elementoj ortaj unu la alian kaj oni la elementojn por veldado speciale prilaboras. Profilo de la veldo estas proksimume triangula. Ni konas angulan veldon: platan, konveksan kaj konkavan. Reciproke transkovritaj ladoj estas veldataj per fronta angula veldoflanka angula veldo.

Kaveta kaj fenda veldo estas uzata por kunigo de transkovrataj ladoj, kiujn oni ne povas veldi per angula veldo laŭlonge de iliaj randoj. En kavetojn, fendojn, kiuj estu minimume je 3 mm pli larĝaj ol dikeco de la lado, oni veldas aldonan materialon. Laŭ aranĝo de la lado oni distingas: kaveta veldo kaj fenda veldo. La flankaj facetoj de la truoj povas esti ortaj aŭ bevelitaj.

Laŭ kontinueco la veldojn oni klasifikas:

  • Kontinuaj veldoj iras laŭ la tuta longo sen interrompo samsekce kaj samforme.
  • Intermitaj veldoj, t.e. konsistaj el unuopaj regule metitaj partaj veldaĵoj kaj interspacoj, kiu povas esti:
    • opoziciaj - la veldoj kuŝas reciproke simetrie
    • alternaj - la veldoj de unu vico estas opozicie al interspacoj de la dua vico.

Signado de veldoj sur desegnaĵoj - sur desegnaĵoj de velditaj konstruktoj kun granda nombro de diversaj veldoj estus laborpretende kaj superflue desegni la efektivajn formojn de veldoj. La veldojn sur desegnaĵoj oni indikas pli simple, pli efike per specialaj signoj, kompletigitaj per ciferaj indikoj pri dimensioj de veldo. Tiuj ĉi signoj estas unuigitaj, facile legeblaj kaj normigitaj.

Elekto de veldo - dum elekto de veldo oni devas priatenti bonan veldeblecon de metaloj kaj eviti la enan tension de velditaj elementoj. Veldebleco de diversaj metaloj estas malsama. Iuj metaloj estas bone veldeblaj nur per certaj specoj de veldado. Per neĝusta elekto de veldo kaj procedo (teĥnologio) povas okazi neegalgrada varmiĝo de veldata elemento, per kio en la materialo de elemento aperas nedezirata interna tensio eventuale deformiĝo.

Por ke la interna tensio kaj deformiĝo ne transpaŝu permesitan limon, devas la konstrukciisto (projektanto) procedi laŭ jenaj principoj:

  • profilojn de veldoj lokigi simetrie al la akso
  • proponi laŭeble plej malgrandajn veldojn,
  • ne koncentri veldojn sur unu loko,
  • elimini superfluajn fiksilojn kaj ripojn,
  • malhardi komplikajn velditajn konstruktojn post veldado,
  • elekti veldadon de duonproduktoj tiel, ke ĝi estu facile prilaborebla,
  • prilabori precizajn dimensiojn de duonprodukto nur post veldado,
  • proponi la elementojn de veldita konstrukto tiel, ke oni povu ilin tranĉi per oksigeno el lado kun plej malmulta defalaĵo.

Velditaj juntoj - velditaĵojn oni pretigas el unuopaj bazaj elementoj. Ili estas plataj, produktitaj plejofte el tirita plata ŝtalo aŭ lado aŭ rondaj (produktitaj el cilindra, tuba, konusa, globa k.s. ŝtalo)

Per kunigo de du bazaj plataj aŭ rondaj elementoj ekestas kunmetitaj elementoj. Specoj de velditaj juntoj:

  • obtuzaj juntoj, kiujn oni uzas por kunigo de du plataj elementoj
  • angulaj juntoj (ortaj - T formaj). Oni faras ilin per unuflankaj aŭ duflankaj veldoj en anguloj.

Veldado de kaldronoj kaj rezervujoj - fanda veldado estas uzata ankaŭ ĉe konstruo de diversaj premujoj kaj rezervujoj. Precipe la altpremajn kaldronojn oni veldas per fandaj veldoj. kaj dentrado. Por veldado de kaldronoj oni uzas kaldronajn ladojn de la unua kvalito kun firmeco p,t = 350 ĝis 440 MPA. Por la altpremaj kaldronoj oni uzas specialan materialon, kiu post veldado ne havas internan streĉon. Tia materialo estas ekzemple molibdena ŝtalo. Por veldado de kaldronoj kaj altpremaj ujoj validas apartaj preskriboj kaj provoj.

Prema veldado - oni varmigas la metalon je velda temperaturo kaj la veldatajn elementojn oni kunfiksas per efiko de trankvila premo aŭ per frapoj. Ĉefaj specoj de tiu veldado estas: forĝista veldado, veldado per hidro-gaso, elektrorezistanca veldado. La elektro-rezistanca veldado estas: kontakta, transkovra.

  • Kontakta elektro-rezistanca veldado - ladajn elementojn oni veldas fronte post koncerna aranĝo de la elementoj kiel ĉe la fanda veldado. Ĉe veldado de plataj kaj angulaj profiloj fronte oni devas apud la veldoloko fari malgrandan entranĉaĵon por ke oni limigu la varmopropagon. Ĉe kunigado de tuboj aŭ tiritaj elementoj oni aranĝas la kontaktfacojn simile kiel ĉe plataj elementoj veldataj fronte. Ĉe la kontakta veldado oni devas ĉe la kunigataj elementoj respekti la profilon, kiu devas esti simila aŭ egala ĉe ambaŭ partoj. Pli grandan diametron oni devas malgrandigi, aŭ oni povas la elementon kun malgranda ronda sekco enkavigi. Ĉe kunigo de tubo kun plenprofila materialo oni devas la plenan materialon prilabori laŭ interna diametro de la tubo.
  • Elektro-rezistanca veldado per transkovro - punkta veldado - ĉe tiu maniero de veldado oni uzas kuprajn elektrodojn. Ladaj kovriloj, skatoloj, pakumoj, bendoj estas aranĝataj kaj veldataj per diversaj manieroj, konvenaj por lokigo de elektrodoj. Ĉe simplaj malgrandaj elementoj oni uzas kutime nur unu punktan veldon. Nombro de veldopunktoj dependas de grandeco de kunigataj surfacoj, do ekzemple kunigo de porta konzolo al kovrilo postulas pli da punktoveldoj. Ofte estas randoj de kunigataj ladoj aranĝitaj tiel, ke ili dum veldado ne povu ŝoviĝi.

Se punktoveldoj estas proksime unu de la alia, temas pri t.n. punkto-vica veldado. Se oni uzos anstataŭ normalaj elektrodoj t.n. cilindrajn elektrodojn la elementojn oni kunigos laŭ tuta longo de la cilindro. Tiun veldadon oni nomas steba. Ĉe elekto kaj uzo de tiuj ĉi specoj de veldjuntoj la konstrukciisto devas konsideri ĉiam simplecon de la junto, ĝian produktad-eblecon kaj kostojn.