El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velden estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nürnberger Land, la regiono oriente de la historia urbo Nurenbergo, kaj en la distriktaro Meza Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 1822 loĝantojn.
Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Velden (Meza Frankonio) - administra ligo de la najbaraj komunumoj Velden, Hartenstein (Meza Frankonio) kaj Vorra por komuna plenumo de pluraj centraj servoj. La komunumaro ne konfuziĝu kun la samnoma Verwaltungsgemeinschaft Velden (Malsupra Bavario) kaj ties administra centro Velden (Vils) en Malsupra Bavario.
panoramo
pordego Mühltorturm