Veleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dokumento skribita sur veleno de 1638.

Veleno (el malnovfranca veel = bovido) estas por skribo preparita bovida felo, pli delikata ol pergameno, aŭ glata papero, imitanta la bovidan velenon (PIV).

Ĝi aperis je la fino de la mezepoko; eltirata de haŭto de mortnaskita bovido, tre fajna, ĝi estas tre ŝatata de la kaligrafiistoj kaj miniaturistoj.

La papero tieldirata "veleno" estas papero sen grajno, glata, fabrikata per maŝino uzanta tolon da drato, eltrovita de la brito John Baskerville en la 1750-aj jaroj.