Velfa trezoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kruco el la Velfa trezoro (Muzeo Bode, Berlino)
Relikvo de brako de Sankta Blazio (Muzeo Herzog Anton Ulrich, Kastelo Dankwarderode)

La Velfa trezoro (germane Welfenschatz) estas kolektaĵo de mezepoka eklezia artaĵo, originale rezervita en la Katedralo de Brunsvigo en Braunschweig, Germanio. Plimulto de la objektoj estis forportita el la katedralo en la 17-a jarcento kaj dissemitaj en la 1930-aj jaroj. La trezoro prenas sian nomon de la Velfoj, princa familio de Brunsvigo-Luneburgo. La Velfa trezoro estis transigita de la Katedralo de Brunsvigo al posedo de Johano Frederiko, duko de Brunsvigo-Luneburgo, en 1671, kaj restis en la Kortega Kapelo ĉe Hanovro ĝis 1803.

En 1929 Ernesto Aŭgusto, la lasta reginta duko de Brunsvigo, vendis 82 objektojn al konsorcio de Frankfurtaj artaĵaj komercistoj Saemy Rosenberg, Isaak Rosenbaum, Julius Falk Goldschmidt kaj Zacharias Hackenbroch. Artaĵoj el la trezoro estis ekspoziciitaj en Usono, en 1930–31. La Cleveland Museum of Art aĉetis naŭ artaĵojn kaj pliaj estis venditaj al aliaj muzeoj kaj privataj kolektistoj.

En 1934, la restantaj 40 artaĵoj de la kolektaĵo, kiuj estis retenitaj fare de pluraj german-judaj art-komercistoj de Frankfurt, estis aĉetitaj je 4,25 milionoj da imperia germana marko fare de Wilhelm Stuckart en nomo de la ŝtato Prusio, dum ĉefministro Hermann Göring kaj estis ekspoziciitaj en Berlino. Tiuj nun estas ekspoziciataj en Muzeo Bode en Berlino. Ili estis deklaritaj nacia kultura heredaĵo en februaro de 2015.