Velika Polana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Municipo Velika Polana en Slovenio

Velika Polana, hungare Nagypalina, estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska. Velika kaj nagy signifas: granda.

Administre apartenas al Velika Polana la jenaj 2 vilaĝoj: Brezovica kaj Mala Polana.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.

Vidindaĵo