Veliki Hejivci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Veliki Hejivci, ukraine Великі Геївці, hungare Nagygejőc estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. Veliki kaj nagy signifas: granda. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Veliki Hejivci situas de Uĵhorodo 17 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1338. Post la mezepoko ĝi foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En la 1720-aj jaroj incendio okazis. En 1910 loĝis en Nagygejőc 542 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon Nagygejőc apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, poste al Ĉeĥoslovakio. Nagygejőc rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la Ruĝa Armeo deportis 103 homojn. Ekde 1945 Veliki Gejivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Veliki Hejivci 1062 homoj, (824 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]