Veljko Ramadanović

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veljko Ramadanović (serbe, en cirila alfabeto Вељко Рамадановић, naskiĝis la 27-an de majo 1874 en vilaĝo Korbovo (Корбово) proksime de Kladovo, mortis en 1943) estis serba speciala edukisto kaj socialhelpanto en la kampo de blindaj, surdaj, fizike handikapitaj, eduke neglektitaj infanoj kaj infanoj kun parolaj malhelpoj. Li estis fervora esperantisto kaj inter la unua kaj dua mondmilito engaĝite partoprenis la movadon de Esperantistaj blinduloj, mem estante vidanto. En lia presejo en Zemun oni en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj presis multajn esperantajn brajlajn librojn.