Velké Bílovice
Aspekto
| Velké Bílovice | |||
| germane Groß Billowitz | |||
| urbo | |||
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Velké Bílovice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudmoravia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Břeclav | ||
| Administra municipo | Břeclav | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Situo | Velké Bílovice | ||
| - alteco | 176 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 48° 50′ 58″ N 16° 53′ 32″ O / 48.84944 °N, 16.89222 °O (mapo) | ||
| Katastro | 25,73 km² (2 573 ha) Velké Bílovice | ||
| Loĝantaro | 3 854 (2025) | ||
| Denseco | 149,79 loĝ./km² | ||
| Valego | Malsupramoravia valego | ||
| Plantaro | Vina vito | ||
| Unua skribmencio | 1306 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 691 02 | ||
| NUTS 3 | CZ064 | ||
| NUTS 4 | CZ0644 | ||
| NUTS 5 | CZ0644 584983 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de urbo | 1 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.velkebilovice.cz | |||
Velké Bílovice (germane Groß Billowitz) estas urbo troviĝanta en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav 10 km norde de Břeclav. Vivas ĉi tie 3 854 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vrbice, Ladná, Moravský Žižkov, Podivín, Velké Pavlovice, Rakvice kaj Čejkovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1306.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 1 977 |
| 1880 | 2 285 |
| 1890 | 2 570 |
| 1900 | 2 764 |
| 1910 | 2 881 |
| 1921 | 3 140 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 3 138 |
| 1950 | 3 206 |
| 1961 | 3 623 |
| 1970 | 3 669 |
| 1980 | 3 903 |
| 1991 | 3 811 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 3 800 |
| 2011 | 3 852 |
| 2014 | 3 860 |
| 2016 | 3 899 |
| 2017 | 3 903 |
| 2018 | 3 914 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 3 907 |
| 2020 | 3 889 |
| 2021 | 3 777 |
| 2022 | 3 818 |
| 2023 | 3 884 |
| 2024 | 3 883 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 3 854 |
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Precipe norde kaj oriente de la urbo etendiĝas granda kvanto de vitejoj kaj ĉirkaŭ 650 vinkeloj.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Habanaj keloj – la plej granda el ili, kiu estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1614 fare de habanoj, ni trovos direkte al Čejkovice
- Burgejo – Unuafoje ĝi estas menciata nur en la jaro 1417, sed kiel jam de militoj damaĝigita. Pli poste ĝi estis renovigita kaj en duono de la 16-a jarcento renesance reguligita fare de Zierotinoj. En la 18-a jarcento la burgejo estis reguligita por mastrumaj celoj. Nuntempe ĝi estas al la publiko ne alirebla.[1][2]
- Preĝejo de Virgulino Maria – konstruita en la jaroj 1764–1765
- Urba muzeo
Velké Bílovice en filmo
[redakti | redakti fonton]Velké Bílovice estas jam longe ŝatata loko de filmistoj por filmi filmojn kun temo vino. Oni filmis ĉi tie granda parto de trilogio "Vino": Bouřlivé víno (1976),[3] Zralé víno (1981)[4] kaj Mladé víno (1986).[5] Oni filmis ĉi tie ankaŭ multe da scenoj de filmo Bobule (2008).[6]
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vido al Velké Bílovice de nordoriento
-
Vojo inter vitejoj direkte al kapelo
-
Vojo al la kapelo, vido norden. En malproksimeco estas videbla municipo Vrbice
-
Kapeleto de sanktaj Cirilo kaj Metodo sur Hradištěk

