Velký Šenov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velký Šenov
germane Groß Schönau
urbo
Velky Senov 4.jpg
Velký Šenov
Znak Velký Šenov.png
Blazono
Oficiala nomo: Velký Šenov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Šluknov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro
Rivero Vilémovský potok
Situo Velký Šenov
 - alteco 357 m s. m.
 - koordinatoj 50° 59′ 30″ N 14° 22′ 42″ O / 50.99167 °N, 14.37833 °O / 50.99167; 14.37833 (mapo)
Areo 19,82 km² (1 982 ha)
Loĝantaro 2 009 (2023)
Denseco 101,36 loĝ./km²
Unua skribmencio 1404
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 78
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562912
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Velký Šenov
Retpaĝo: www.velkysenov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Velký Šenov (germane Groß Schönau) estas urbo en Ĉeĥio kun 2 009 loĝantoj (2023). Ĝi situas 6 km okcidente de Šluknov en 357 m super marnivelo en la Ŝluknova montetaro kaj apartenas al la distrikto Děčín. La katastra areo estas 19,82 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Velký Šenov troviĝas ĉe la enfluo de la rivereto Šenovský potok en la rivereto Vilémovský potok en la valo de ambaŭ riveretoj. Oriente de ĝi leviĝas la 543 m alta Partyzánský vrch (germane Botzen), kies supro estis grandparte ebenigata per stonrompejo kaj en la sudoriento la monto Hrazený (germane Pirsken, 610 m). Najbaraj lokoj estas Vilémov en la okcidento, Lipová en la nordo, Císařský en la oriento kaj Mikulášovice en la sudo.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Al Velký Šenov apartenas la urbopartoj Janovka (germane Johannesberg), Knížecí (germane Fürstenwalde), Leopoldka (germane Leopoldsruh), Malý Šenov (germane Klein Schönau) kaj Staré Hraběcí (germane Alt Grafenwalde).

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estiĝis en la 12-a jarcento dum la germana koloniado. La unua dokumenta mencio de Velký Šenov okazis en la jaro 1346 en matrikuloj de la episkoplando Meißen, tiutempe jam ekzistis paroĥejo.

La laktobieno Schönau estis ekde la jaro 1404 posedo de la sinjora bieno Lipová (germane Hainspach). En la jaro 1551 venis la reformacio ĉi tien. En la jaro 1621 komenciĝis la kontraŭreformacio kaj en la jaro 1690 Schönau estis denove pure katolika.

La loĝantoj origine vivis de agrokulturo kaj linŝpinado. Ekde la 18. jarcento disvastiĝis la tekstila industrio kaj en la 19. jarcento la metalprilaborado. Fabriko de ŝtalvaroj setlis kaj en la jaro 1884 oni konstruis la unuan galvanan fabrikon de Aŭstrio-Hungario.

La 4-an de oktobro 1907 Schönau ricevis la urborajton de la imperiestro Francisko Josefo la 1-a de Aŭstrio-Hungario kaj ricevis la nomon Groß Schönau. La germana loĝantaro estas forpelita post la jaro 1945. Hodiaŭ estas en la urbo industrio de pasamentoj, fabriko de artefaritaj floroj, artopresejo Severografia kaj fabriko de fiŝkonservaĵoj. La plej granda entrepreno en la urbo estas la entrepreno de bendoŝtalo kaj galvanizado Železárny Velký Šenov s.r.o., kiu estiĝis el la iama firmao Hille & Müller fridlaminejo kaj galvaniko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Sankta Bartolomeo, konstruita en la 16. jarcento kaj ĉirkaŭ la jaro 1750 baroke transformita.

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Velký Šenov havas stacidomon ĉe la Fervoja relvojo Rumburk–Sebnitz.

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Personoj, kiuj naskiĝis en la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Skulptista familio Riedl
  • Augustin Bartholomäus Hille (1786–1865), episkopo de Leitmeritz (hodiaŭ Litoměřice), teologo kaj profesoro
  • Rudolph Otto (1887–1962), pentristo

Personoj, kiuj laboris kaj vivis en la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Josef Petrick (1770–1844), skulptisto
  • Friedrich August Ferdinand Pettrich (* 1798-?), skulptisto

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

En Groß Schönau/Velký Šenov naskiĝis la siatempe tre aktiva esperantisto Julius Patzelt (1857-1927).

Fontoj[redakti | redakti fonton]