Ciklodromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Velodromo)
la konkura trako de traka bicikla konkursejo - bone videblas la blua, ruĝa, nigra kaj pli larĝa helblua linioj

Traka bicikla konkursejo, aŭ pli mallonge ciklodromo aŭ ankoraŭ per evitinda neologismo velodromo, estas sportejo por okazigo de konkursoj de traka biciklado - unu el la variaĵoj de voja bicikla konkurso. Ĝi uzeblas nur per apartaj bicikloj - nur en esceptaj kazoj kaj en konkursoj de publikaj vojoj, kiuj sprinte finiĝas en traka bicikla konkursejo, permesatas la uzo de konkuraj bicikloj antaŭvidataj por publikaj vojoj.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Por la konstruado de trakaj biciklaj konkursejoj historie uziĝis diversaj materialoj. La nuntempe plej oftaj materialoj estas ligno, betono kaj asfalto. La trakoj el ligno ebligas plej altajn rapidecojn, ĉar ili havas malplej da frotada rezisto. Por subĉielaj trakoj interalie uziĝas la malofta tropika ligno afzelia. Por tegmente protektitaj trakoj unuavice uziĝas ligno de siberiaj piceoj. Asfalto bone uzeblas por trakoj pli longaj ol 333 metroj kaj sen fortaj kurbiĝoj respektive sen forta kurba traka kliniĝo - por aliaj trakoj ĝi ne plu konvenas al nuntempaj kvalitaj normoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]