Ven (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ven
insulo [+]

AkvejoBalta maro

Supermara alteco39 m ö.h. [+]
Koordinatoj55° 54′ N, 12° 42′ O (mapo)55.90583333333312.695Koordinatoj: 55° 54′ N, 12° 42′ O (mapo)
Ĉefa lokoKyrkbacken
Plej alta punkto 
- alteco45 m ö.h.

Longo4 km (2 mi)
Larĝo2,2 km (1 mi)
Areo7,5 km² (750 ha) [+]
Loĝantaro359 [+] (2009)

Ven (Svedio)
Ven (Svedio)
DEC
Ven
Ven
Map
Ven
Vikimedia Komunejo:  Ven (Oresund) [+]
vdr
Mapo pri la regiono ĉirkaŭ Sundo
Kyrkbacken kaj preĝejo de Sankta Ibb
Backafall
Karto pri Ven

Ven (en dana kaj en arkaika sveda literumo Hven) estas svedia insulo en la Sundo inter Danio kaj Svedio, situanta proks. 4,5 km de la okcidenta marbordo de Skanio en Svedio kaj proks. 8,5 km de la orienta marbordo de Zelando en Danio. La insulo havas areon de 7,5 km² kaj 359 permanentajn loĝantojn (2009). Ĝi apartenas al la svedia municipo Landskrona.

Ven estas konata pro sia akuta marbordo Backafall. La fama dana astronomo Tycho Brahe konstruigis centre sur Ven kastelon Uraniborg kaj stel-observejon Stjerneborg en la 16-a jarcento. La insulo tiam apartenis al Danio, ekde la 17-a jarcento al Svedio.

Sur la insulo staras Sankt Ibbs kyrka, preĝejo de Sankta Jakobo. (Ib aŭ Ibb estas malnova dana nomvariaĵo de Jakobo.)

Pluraj asteroidoj estas nomataj laŭ la insulo Ven en diversaj nomvariaĵoj: