Venantius Fortunatus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Venantius Fortunatus
Persona informo
Venantius Fortunatus
Naskonomo Venantius Honorius Clementianus Fortunatus
Naskiĝo ĉirkaŭ 530
en Valdobbiadene
Morto 14-a de decembro en nekonata jaro post 600
en Poitiers
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latino vd
Profesio
Okupo hagiografo • poeto • verkistokomponisto vd
Verkado
Verkoj Vita sanctae Radegundis ❦
vita Martini ❦
Letters ❦
Liber de virtutibus sancti Hilarii ❦
Vita sancti Germani ❦
De virginitate vd
Episkopo de Poitiers
Dum ekde ĉirkaŭ 600
Sanktulo
Festotago 14-a de decembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Verko de Venantius Fortunatus

Venantius Fortunatus (naskiĝis ĉirkaŭ 530 apud Trevizo, mortis mallonge post 600 en Poitiers) estis itala teologo, verkisto latinlingva, episkopo romkatolika kaj sanktulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post longa migradotempo Venantius iĝis episkopo de Poitiers. Li verkis diversajn biografiojn de sanktuloj proze kiel ankaŭ epopeon pri Sankta Marteno. Menciindas ankaŭ 11 libroj da poemoj de miksita enhavo (Miscellanea) kiuj brilas stile kaj regionhistorie. Inter ili troviĝas ankaŭ la rakonto de veturiĝo sur la riveroj Mozelo kaj Rejno de Metz ĝis Andernach (De navigio suo).

Inter himnoj liaj belas ĝis hodiaŭ Vexilla regis prodeuntPange lingua gloriosi.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nisard: Le poète Fortunat, Paris 1890
  • W. Meyer: Der Gelegenheitsdichter Venantius Fortunatus, Berlino 1901

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 12, kio relegeblas tie ĉi interrete.